Niĝeriaj migrantoj: serĉi revon ĉiakoste

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

11-a de februaro 2022

Situo de Niĝerio ruĝa.ph.png

Kial pli kaj pli da niĝeriaj junuloj decidas forlasi sian landon? Kreskanta senlaboreco, manko de oportunoj, altiro de idealigita Okcidento kaj nescio pri la danĝeroj de kontraŭleĝa migrado klarigas tiun amasan eliron.

La niĝeria junularo estas unu inter la plej grandaj grupoj de migrantoj el landoj de la Tutmonda Sudo al Eŭropo. Kial tiuj junuloj decidas forlasi sian landon? Ĉu ili scias la danĝerojn, kiujn ili trovos survoje?

Tiuj demandoj estas la bazo de mia esploro, Neregula Migrado kiel Strategio por Supervivo: Rakontoj de Junularo en Urba Niĝerio, publikigita en 2019.


Efektivigita en kvar grandaj niĝeriaj urboj – Lagoso, Ibadano, Ife kaj Beninurbo – elektitaj pro siaj karakteroj rilate al neregula migrado, la esploro celis 15- ĝis 35-jaraĝulojn. Ĉiuj intervjuatoj estis inklinaj al neregula migrado. Ili estis aŭ senlaboruloj aŭ en la lasta jaro de universitato aŭ partoprenis en la deviga Nacia Junula Serva Korpuso.


Junuloj, kiuj estis en unu aŭ pli el tiuj situacioj, esprimis timon pri la estonteco kaj konsideris migradon kiel strategion por supervivo, por fuĝi el ekzistado de malriĉeco kaj senpoveco. La esploro ankaŭ inkluzivis junulojn, kiuj forlasis la landon kaj revenis – ĉu propravole ĉu per deporto.


La unua eltrovo estis, ke la plimulto de tiuj junuloj ne sciis pri formalaj, laŭleĝaj enmigradaj procedoj. Pli ol duono el ili ne posedis validan pasporton, kio estas la minimuma postulo por sekura kaj laŭleĝa internacia migrado. Tamen ili sciis, ke eblas kontraŭleĝe migri aŭ, kiel oni diras en Niĝerio, “piede vojaĝi Eŭropen”. La plimulto inter ili konis iun, kiu kontraŭleĝe forlasis la landon, per malveraj vojaĝ-dokumentoj aŭ per servoj de homo-ŝakristoj aŭ kontrabandistoj.


La ĝenerala sento estis, ke “la rezulto pravigas la rimedojn”. La plimulto de la junuloj rigardis neregulan migradon ne kiel krimon, sed kiel praktikan solvon, kiu estas ”lerta” aŭ ”inteligenta”. Ilia forta volo migri signifas, ke ili malsukcesis vidi la riskojn de kontraŭleĝa vojaĝo, kio faras ilin facilaj predoj por karteloj de homo-ŝakrado.


Idealigita kompreno pri la transmara vivo

“Imagita Okcidento” – idealigita rigardo de vivo en okcidentaj landoj – ofte estas ĉe la koro de enmigra plano. Respondantoj ĝenerale kredis, ke tiuj, kiuj sukcese migris, ĝuas pli bonan vivkvaliton. ”Tiuj, kiuj migris eksterlanden, ofte vivas multe pli bone ol ni en Niĝerio. Ili havas konstantan elektran povumon, pli bonan veteron, manĝas pli bone kaj estas relative sekuraj”, diris Sabato*, 29-jaraĝa senlabora virino.

Ilia sinteno ankaŭ estis influita de radio, televido, muziko kaj aliaj popularaj kulturaj kaj amaskomunikaj prezentoj pri la celitaj landoj. ”Estinda tie”, la populara diraĵo pri homoj, kiuj vizitis aliajn kontinentojn, speciale Eŭropon kaj Amerikon, altigas socian statuson.


Reveninta migranto en socia kunveno aldonas ŝikecon kaj prestiĝon. Informoj pri celitaj landoj – ofte troiga kaj malpreciza – venas de neformalaj fontoj kiel amikoj, parencoj kaj sociaj retejoj.


Endemia senlaboreco

Arto el Ife
Vendoplaco en Ikija, Lagoso

La niĝeria ekonomio kaj la vasta senlaboreco inter junuloj puŝas homojn serĉi pli bonajn oportunojn, laborpostenojn kaj sekurecon. En 2020, la Nacia Oficejo pri Statistikoj raportis, ke 53,4% de la junuloj estis senlaboruloj.

Laŭ datumo pri 2021 el Monda Horloĝo pri Malriĉeco, ĉirkaŭ 86 milionoj da niĝerianoj, 41% de la loĝantaro, vivas en ekstrema malriĉeco.


Tiuj ekonomiaj realaĵoj kune kun aliaj aferoj, kiel politika malstabileco, kreskantaj ondoj de konfliktoj kaj nuntempe kovimo, kondukis al plialtigo de la kvanto de junuloj, kiuj forlasas Niĝerion por aliaj landoj, rigardataj kiel pli promesplenaj.


Klerigi junulojn pri kontraŭleĝa migrado

La plimulto de la respondantoj, kiuj kontraŭleĝe forlasis Niĝerion, diris, ke ili tute ne sciis, kion ili alfrontos. Multaj inter tiuj, kiuj revenis, raportis terurajn rakontojn pri siaj provoj atingi Eŭropon.

Jessica*, 30-jaraĝa virino, kiu revenis el Italio, rakontis, ke ses virinoj, kiuj vojaĝis kun ŝi, mortis en la maro. Cent sesdek virinoj estis en tri ŝipoj. Du ŝipoj malfunkciiĝis meze de la maro kaj ses virinoj mortis antaŭ alveno de savo. La aliaj virinoj estis liveritaj al dungantoj, kontraŭleĝaj aŭ ne, kiam la ŝipo finfine albordiĝis ĉe Hispanio.


Kresko kaj evoluigo de ĉiu lando forte dependas de evoluigo de homa kapitalo, ofte per trejnado kaj edukado. La publika eduka sistemo en Niĝerio suferas pro konstantaj strikoj de instruistoj kaj aliaj laboristoj. Tio kontribuas al perdo de konfido en tiuj institucioj kaj al malorganizado de edukado. Kiel rezulto, junuloj serĉas studoportunojn ekster Niĝerio.

Jessica* estis trompita de ŝakrantoj, kiuj promesis al ŝi daŭran edukadon eksterlande. “Dum ferioj post la unua jaro de mezlernejo familia amiko diris, ke li kondukus min al Italio por daŭrigi mian edukadon. Miaj gepatroj cedis al la ideo, ĉar ili pensis, ke en Italio mia edukado estos pli vasta”. Ŝi poste malkovris, ke tio estis trompo, kaj revenis hejmen.


Kompreni, kial tiuj junaj niĝerianoj emas migri, povas helpi nin elpensi politikajn solvojn. Niĝerio devas malgrandigi malegalecon, krei laborpostenojn kaj garantii sekurecon de la loĝantaro, tiel ke junuloj ne volus forfuĝi. Programoj kaj aktivaĵoj devus klerigi junulojn pri la danĝeroj kaj trompoj de neregula migrado – klarigante kaj la vivon de neregula migranto kaj la realecon de loĝado en la celitaj landoj. Instruplano por mezlernejoj devus inkluzivi informojn pri rajtoj de migrantoj kaj procedoj de internacia migrado.


Niĝerio devas antaŭenigi kaj konstrui junul-amikan ekonomion, kie entreprenemaj junuloj ricevu la bezonatajn financajn kaj praktikajn subtenojn. Tiuj agoj estas esencaj por garantii, ke la lando retenu la armeon da lertecoj kaj kapabloj enkorpigitan en ĝia junula loĝantaro.

Unesco kuriero.png


Ligiloj


Fonto: (eo) Prof. Lanre Ikuteyijo (tradukis: Rafael Lima) Niĝeriaj migrantoj: serĉi revon ĉiakoste Unesko-Kuriero (okt-dec 2021)

Rimarkoj

  • Lanre Ikuteyijo estas profesoro pri sociologio kaj antropologio, Universitato Obafemi Awolowo, Ife, Niĝerio
  • Ĉiuj nomoj* estis ŝanĝitaj por protekti la identecon de tiuj, kiuj partoprenis la esploron