Norvegujo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

de: "Torstein Kvakland" <kvakke@hotmail.com>


Estimataj,


Norvega Esperantista ligo junie aranghis sian landan kunvenon. Tie ni aprobis novan laborplanon bazita de nia propra strategia plano kiu similas al tiu de UEA. Mi permesas al mi afishi ghin chi tie, char ghi montras ekzemplon pri landa asocio kiu adaptis la UEAan strategion al la landaj kondichoj kaj laborfortoj.


Ni jam laboris per tiaj planoj dum la lastaj ok jaroj. La sperto estas ke ne trovighas dubo pri la labortaskoj de la estraro kaj ke ni povas kalkuli niajn atingojn kaj ankau la neatingojn.


Nia laborplano eble ne shajnas impona, sed niaj fortoj estas tre limigitaj kaj ni adaptis la agadnivelon laue.


Cetere mi povas mencii ke ni JA eluzas la temojn priparitaj de la Brusela komunikadcentro char tiom bone kongruas kun nia plano. La rezultojn ni vidos... :-)


amike


Torstein Kvakland Norvega Esperantista Ligo


LABORPLANO por la periodo 2003 - 2005


Alprenita de la landa kunveno 14.6.2003


Surbaze de la strategia plano, alprenita de la landa kunveno en Bergen junie 2001, valida ĝis 2005, la jena labora plano precizigas la konkretajn labortaskojn farendajn dum la periodo 2003 ĝis 2005.


1. EKSTERA INFORMADO: _Gazetaro/televido/radio_: La estraro prioritatas havigi priparolon pere de la amaskomunikiloj per: - Priparolo de aranĝoj iniciatitaj de lokaj societoj aŭ NEL - Verkado de kronikoj kaj leteroj de leganto - Respondoj al eventualaj demandoj/miskomprenoj pri Esperanto en la gazetaro - Priskribo de partopreno de lokanoj ĉe UK/IJK en amaskomunikiloj - Mencio de novaj estraroj de lokaj societoj en lokaj gazetoj Interreto La estraro prioritatas la retpaĝojn de NEL, tiel ke: - www.esperanto.no havu redaktoron kiu respondecu pri konstanta ĝisdatigado - Informoj pri Esperanto estu troveblaj rete - La poŝtlistoj NEL-inform kaj NEL-diskut estu aktivaj Informbudo/prelego La estraro admonas pri: - Vizitoj en lernejoj kaj organizaĵoj por informi pri Esperanto - Informbudo surstrate _Esperanto-nytt_ La estraro prioritatas la eldonadon de _Esperanto-nytt_. La informan periodaĵon ni disdonu al abonantoj, bibliotekoj kaj redakcioj. Ni ankaŭ disdonu ĝin al unuopaj interesiĝantoj, ekzemple ĉe surstrataj standoj [informbudoj] kaj aliaj informcelaj aranĝoj. Informiloj La estraro prioritatas konstantan stokon da aktualaj informiloj, ekzemple broŝuroj.


2. INSTRUADO Tradiciaj kursoj La estraro ĉiujare instigu, kaj se necese helpu, ankaŭ ekonomie, al aranĝo de kursoj por novuloj minimume unufoje en la jaro tie, kie NEL havas aktivajn grupojn, kaj en minimume kvar komunumoj. Interreta kurso La estraro prioritatas konstantan ĝisdatigadon kaj evoluigon de in terretaj Esperantokursoj en la norvega.


3. OFERTOJ AL LA MEMBROJ Seminario por membroj La estraro prioritatas aranĝi seminarion por la membroj dum jaroj kiam ne okazas jarkunveno. Instruantoj La estraro prioritatas subtenon al membroj kiuj deziras lerni instruadon de Esperanto. Ĉiama interna informado La estraro prioritatas labori pri - _Norvega Esperantisto_ - Teni la retpoŝtlistojn _NEL-diskut_ kaj _NEL-inform_ aktivaj - Postuli laborplanojn kaj duonjarajn raportojn de la lokaj societoj laŭ la statuto


4. LINGVA LABORO Vortara projekto La estraro prioritatas havigi monon por akceli pluevoluigon de la vortara datumbazo.