Nov-Zelando: NZEA subvencios agademan junulon

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

28-a de aŭgusto 2022

Situo de Nov-Zelando ruĝa.ph.png

Dum la pasintaj monatoj de 2022 aŭtune kaj nun vintre ĉi tie agado malmultas. Novzelandanoj tamen ĝuas la regulajn ‘prelegojn’ de Australia Esperanto-Asocio (AEA). Ili okazas virtuale per Zoom kaj la tempo konvenas - vespere en dimanĉo. Nia horzono diferencas 2 horojn de Sidnejo. Ĉiam la teamo en Aŭstralio aranĝas interesajn prezentaĵojn. Kutime la afero funkcias glate kaj vigle kun partoprenantoj ne nur de Aŭstralio, sed ankaŭ de aliaj kontinentoj.


Lokaj grupetoj en Velingtono kaj Christchurch renkontiĝas, sed la ritmo kaj nombro de ĉeestantoj varias. Foje la uzo de Zoom (virtuala ĉambro) sufiĉas. La retpaĝaro esperanto.org.nz estas prizorgata de anoj en Velingtono.


Aŭklanda Esperanto-Societo, kies plimulto de membroj nuntempe apartenas al la nova juna generacio, aktivas entuziasme por revigligi nian aferon. Aktuala projekto entreprenata koncernas la libraron (bibliotekon) kaj ties kataloga ĝisdatigo.
La klubo ene de “Universitato de Auklando” utilas por vizaĝ-al-vizaĝaj kunvenoj, kie komencantoj povas paroli unu al la alia. Oni tie ofte provas novajn tabloludojn. Oni ankaŭ profitas regulan monatan renkontiĝon en la semajnfino.


Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA) subvencios agademan junulon, novbakitan tre energian kaj lertan, por ke li ĉeestos la IJK de TEJO en Nederlando ĉi-jare en aŭgusto. Ni havos reprezentanton ankaŭ en Busano por la kongreso en novembro ĉi-jare.
Tiu, kiu estas ankaŭ nova membro, estas iu ĉefo en fakultato de aziaj lingvoj kaj kulturoj en velingtona universitato. Ni fieras pri lia akiro de Esperanto.


Bradley McDonald

Fonto: (eo) Brad McDonald, estrarano de NZEA, NZEA subvencios agademan junulon KAOEM (2022 julio)


Ligiloj al Eventa Servo ĉe UEA