Nova numero de Revuo Kontakto kun nova redaktoro

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

9-a de februaro 2022

Kontakto kun nova redaktoro - 2022.jpg




 
Aperis la nova numero de Kontakto, la unua kun la nova ĉefredaktoro Paweł Fischer-Kotowski!


Enkonduke la nova redaktoro skribas:

Mi transprenas la revuon de Rogener Pavinski post lia 10-jara deĵoro kiel redaktoro. Lia heredaĵo estas kelkdeko da elstaraj kajeroj, kiuj alte metas mian startpunkton. Mi klopodos plu teni la nivelon kaj redaktopolitikon de mia antaŭulo, tamen kun freŝa entuziasmo kaj novaj ideoj.
Kiel mia lumturo por la redaktado rolos la alstrebindaj kvalitoj de la artikoloj, kiujn mi ŝatus publikigi – ili estu interesaj, klerigaj kaj lingve senriproĉaj. Kontakto donu okazon por distriĝo, informiĝo kaj lingvolernado. Aparte por komencantoj kaj progresantoj, kiuj malfacile trovas sian niĉon inter la bonantaguloj kaj kvazaŭakademianoj.


Tial mi ŝatus revenigi la malnovan, sed belan, tradicion de Kontakto, en kiu Anna Löwenstein (tiam sub la nomo Anna Brennan) publikigis tekstojn en facila lingvaĵo. En ĉiu numero aperos almenaŭ unu tia artikolo, por ke ankaŭ la komencantoj trovu ion interesan. Kaj mi esperas, ke paŝo post paŝo, akcelataj de interesa enhavo kaj sia lingva progreso, ili legos pli kaj pli grandan parton de la revuo.

Kontakto estas unu el la plej fortaj argumentoj kontraŭ la plendo, ke la esperantistoj scias paroli nur pri Esperanto. Ne! Ni scias kaj volas diskuti ankaŭ aliajn temojn kaj Kontakto estas nia natura forumo por fari tion.

Eble iuj diros, ke la nacilingvaj gazetoj sufiĉas kaj ĉiu povas trovi legaĵon en sia propra lingvo. Eble jes, sed ĉu oni scius rerakonti tion en Esperanto – la facila lingvo? Kontakto helpu en la vastigo de la vortprovizo kaj akiro de la tiel nomata bela stilo.


Pawel FISCHER-KOTOWSKI

“KONTAKTO antaŭsupozas du flankojn”, skribis la unua redaktoro de Kontakto, Humphrey Tonkin, en unu el la unuaj numeroj de la revuo kaj alvokis por kontribuaĵoj kaj abon-varbado. Preskaŭ sesdek jarojn poste mi povas ripeti la alvokon. Viaj kontribuaĵoj kaj komentoj estas ĉiam bonvenaj. Vi scias mian retadreson! (: kontakto [ĉe] tejo.org)

Fine, mi ŝatus danki al la Estraro de TEJO pro la fido, kiun ĝi metis sur min, kaj al ĉiuj miaj amikoj, konatoj kaj nekonatoj pro la abundo da gratulmesaĝoj, kiun mi ricevis. Mi klopodos ne trompi vian fidon kaj mi esperas vian kunlaboron.


Fonto: (eo) Ariel Nova numero de Revuo Kontakto kun nova redaktoro TEJO (2021-12-21)