Pakistano: Jara Kongreso sukcesis malgraŭ limigoj de la pandemio

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Pakesa.png


  -  Landa Raporto
Nia Mondo

2-a de marto 2021

Situo de Pakistano ruĝa.ph.png

De la 12-a ĝis la 13-a de decembro 2020 okazis la 43-a Jara Kongreso de Esperanto en la urbo Multano. Pro la limigoj kaŭzataj de la kronvirusa pandemio, la programo estis mallonga. Entute, 20 samideanoj de tri urboj ĉeestis kaj multaj aliaj partoprenis per la interreto. Jen la detaloj:


Je la 12-a de decembro vespere, ni aranĝis la unuan kunsidon, dum kiu ni diskutis pri diversaj aferoj kaj ankaŭ pri elektoj por venontaj du jaroj (2021-2022).


La sekvan tagon, je la 13-a de decembro, post matenmanĝo ni aranĝis sesion, dum kiu aktivuloj de diversaj urboj prezentis raportojn pri sia agado. Post tagmanĝo, okazis kunsido, dum kiu partoprenantoj diskutis pri administraj aferoj de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA), ĝia financa fako, kaj pri reta agado, inkluzive de nia grupo en WhatsApp kaj la retejo de PakEsA, interalie.


Poste, ni diskutis pri la balotado de nova estraro de PakEsA por la venontaj du jaroj. La partoprenantoj fine decidis, ke pro la malrapida situacio de la tuta landa movado kaj de PakEsA, la kronvirusa pandemio, kaj ankaŭ pro la manko de laborantoj, okazigi balotadon ne eblus en tia ĉi situacio. Tial, ni decidis renovigi la mandaton de la nuntempaj estraranoj, escepte de tiuj tute malaktivaj.


Shabbir AHMAD SIAL

Ni ankaŭ decidis festi Zamenhof-tagon pere de la retejo kaj de niaj grupoj en Facebook kaj WhatsApp.


Fine, ni planis agadon por la jaro 2021 kaj decidis okazigi trimonatajn kunsidojn de la Estraro dum la jaro 2021, aktivigi la movadon per la okazigo de Esperanto-klasoj en multaj urboj, aktivigi lokajn grupojn ktp.


Fonto: (eo) Shabbir ahmad SIAL Jara Kongreso Pakistano sukcesis malgraŭ limigoj de la pandemio KAOEM (januaro 2021)