Pola Radio Varsovio

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Ĉiujn detalojn pri la Pola Radio Varsovio, pri elsendoj, kaj elektitajn tekstojn de programeroj, vi facile trovos en nia TTT-ejo:

http://www.radio.com.pl/polonia/eo/


Ekde la 26-a de oktobro de 2003 validas nova aŭtuna kadra programo. La elsendoj laŭ la Universala, tn. Griniĉa Tempo aŭdiĝas je unu horo malpli frue. Ili komenciĝas je la 9.30, 11.00, 16.00, 19.00, 20.00 horoj UT. La elsendo-horoj laŭ la mezeŭropa tempo ne ŝanĝiĝas.

Multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia Retradio liveras ankaŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan Ret-radion! http://start.at/retradio

Ekde nun en la unua paĝo de la Retradio troviĝas tabelo indikanta ĉiujn aŭskult- kaj elŝuteblecojn de ĉiuj E-elsendoj de la pasinta semajno!

Reagu - per opiniesprimoj, kritikoj, proponoj laŭ la adreso: mailto:esperanto.redakcio@radio.com.pl


Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR Programoj aŭdeblaj rete per la sama ret-adreso. Ĉiutaga enretigo proksimume je 22.00 CET

Poŝta-adreso:

Pola Radio
Esperanto-Redakcio
Al. Niepodleglosci 77/85
00-977 Warszawa
Pollando

Laŭ informo de interreta paĝo http://www.radio.com.pl/polonia/onas.asp?tId=76

http://www.radio.com.pl/_admin/cm/polonia/_imagesRedakcja11/redakcjaEsperanto_.jpg

Esperanto-Redakcio elsendas regule la programon en la Internacia Lingvo ekde la 4-a de aprilo de la 1959-a jaro. La esperantlingvaj prelegoj en Pola Radio komencis aŭdiĝadi sporade jam en la 1928 jaro – ekzemple en la 1933 jaro temis pri 27 esperantlingvaj programoj, sed en la 1938-a Pola Radio aŭdigis jam por siaj eksterlandaj aŭskultantoj 988 elsendohorojn. Ekde la komenco de sia ekzisto la Redakcio tenas viglan kontakton kun siaj aŭskultantoj. Ekde de la uzo de interreto signife vastiĝis la rondoj de la aŭskultantoj de Pola Radio en la tuta mondo, kiuj estas neatingeblaj per la nuna lingvooferto de Radio Polonia.

En la Redakcio laboras kaj kunlaboras kun ĝi la videbliĝantaj surfote spertoplenaj, sed ankaŭ spertiĝantaj junaj ĵurnalistoj: Milada Szwedo, Michał Wyszogrodzki, Wojciech Usakiewicz, Anna Limont, Barbara Pietrzak (Estro de la Redakcio), Gabriela Kosiarska, Jerzy U�›pieński, krome Ewa Krach kaj Andrzej Pettyn.

Nia celo estas ĉiutage vaste informi pri Pollando, prezenti ĝian evoluon kaj atingaĵojn, peri informojn pri politikaj, sociaj kaj kulturaj eventoj en Pollando. Krome en niaj programoj apartan lokon ni dediĉas al la vivo de la esperantistaj medioj en Pollando kaj la mondo, al la problemoj de la demokrata lingvokomunikado en la epoko de tutmondiĝo kaj vastiĝanta Eŭropa Unio. Multaj temoj en niaj elsendoj estas pritraktataj laŭ peto de niaj geaŭskultantoj. Vian kontakton ni atendas senpacience.


Pola Radio, Radio Polonia
Esperanto-Redakcio
00-970 Varsovio, Pollando
Tel.: + 48 (22) 6459 337
+ 48 (22) 6459 358
Fax: + 48 (22) 645 59 17
E-mail: esperanto.redakcio@radio.com.pl