Por la 17-a jaro tajvana lernejo okazigis kurson de Esperanto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

14-a de oktobro 2020

Situo de Tajvano ruĝa.ph.png

En Pingrong (屏榮) unu el la plej grandaj privataj mezalt-lernejoj en la sudo de Tajvano (kun ĉ. 1700 studentoj), Pingrong Mez-alta Lernejo, jam por la 17-a jaro okazas Esperanto-kurso kadre de eksterkursa lecionaro. La kutima nombro por malfermi la kurson estas 40 studentoj, sed pro subteno de la lernejo nia kurso kun studentoj de ajna nombro ĉiujare estas malfermita. Ĉi-jare la nombro de la lernantoj estis 11, el kiuj 10 finis la kurson kaj ricevis la ateston.


La ĉefa instruisto, kiel kutimo de la lastaj jaroj, estis Ingrid Chuang, la veterana esperantistino, kiu preskaŭ ekde la komenco de tiu ĉi kurso antaŭ dek-kelkaj jaroj ĉiam instruis tie. Sed dum la lastaj jaroj ŝi mem estas la ĉefa instruisto kaj Reza Kheirkhah kiel asistanto helpas ŝin. En tiu ĉi kurso ni ofte uzis kaj ĉi-jare ankaŭ la lernolibron “Esperanto per rekta metodo” de Stano Marček. La libro estis tradukita de Ingrid, kaj Reza eldonis ĝin.

En antaŭaj jaroj ni ofte havis eksterlandajn gastojn, kiuj aŭ kiel vizitantoj aŭ kiel loĝantoj de Tajvano vizitis la kurson. Ankaŭ kutime estis korespondo aŭ kontakto kun Esperanto-kluboj de aliaj landoj kiel Japanio, Koreio, Francio ktp.


Ping Tung (Tajvano): Atestoj en lernejo

Krom la menciita lernolibro, ni ankaŭ uzis diversajn ppt-dosierojn (ppt: Microsoft PowerPoint), ofte rilatajn kun la lecionoj de la libro. Cetere, ni ankaŭ uzis kelkajn kantojn kiel instru-materialon. Ne mankis ankaŭ diversaj ludoj, kiujn lernantoj ĝuis, kiam oni ankaŭ lernis diversajn novajn vortojn.


Entute ni instruis dum 12 fojoj en du semestroj kaj ĉiu-foje dum 2 horoj kaj do entute ni havis 24 horojn. La lernejo ankaŭ funkcias kiel faka lernejo kaj estis interese, ke ĉirkaŭ duono de la lernenantoj estis tiuj, kies fako estas la japana lingvo! Estas interese rimarkigi, ke la vokaloj de Esperanto kaj la japana lingvo estas tute samaj kaj tial por la lernantoj de la japana lingvo la prononcado de Esperanto estis aparte facila.


Laste estas interese mencii, ke ĉiuj kursoj okazis laŭ la plano kaj la afero de koron-viruso tute ne malhelpis ĝin. Tajvano estas unu el maloftaj lokoj en la mondo, kie la viruso estis preskaŭ tute kontrolita kaj la vivo kaj laboro de homoj, inkluzive de la lernado tre malmulte ĉesis. Tiurilate Tajvano estas inter plej sukcesaj tutmonde!


Fonto: (eo) Reza Kheirkhah Por la 17a jaro tajvana lernejo okazigis kurson de Esperanto pdf: Bulteno Esperanto en Azio-Oceanio, n-ro 108, p30-31 (2020-07)