Prelegoj kaj seminario pri la Manlibro
3-a de majo 2021
En decembro 2020 aperis la 4-a eldono de la Manlibro pri instruado de Esperanto. Ĝi estas reredaktita, ampleksigita kaj enhavas multajn novajn informojn pri la evoluo de lingvolernigaj novaĵoj de la lasta jardeko.
Nun ni lanĉis novan sekcion en edukado.net, dediĉitan nur por la Manlibro kaj koncernaj informoj, aldonaĵoj. En tiu paĝo vi povas legi ankaŭ pri la rilata, nun organizata somera evento.
Por ke la aĉetintoj pli bone komprenu la libron, havu helpon trastudi ĝin, kompreni kaj bone utiligi ĝin, ni okazigos virtualan prelegserion kaj seminarion baze de la libro.
La programo komenciĝos la 5-an de junio kaj laŭplane okazas en sinsekvaj semajnoj dum la somero.
Bonvolu viziti la paĝon, legi pri la Prelegoj kaj seminario, kaj se vi interesiĝas, bv. anonci vin.
Sentu vin libera disvastigi la informon.
Kun la espero revidi vin en la Manlibro-aranĝoj, salutas vin, Katalin Kovats
Fonto: (eo) Edukado.net Prelegoj kaj seminario pri la Manlibro Edukado.net (2021-05-03)