Programo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

INSTRUAĴOJ EN LA ENKONDUKA KURSO POR NOVAJ LERNANTOJ DE ESPERANTO

  • la verkanto de la kurso-teksto kaj/aŭ la instruisto bonvolu klarigi la signifon kaj la kombin-regulojn de ĉi tiuj 685 Radikoj (kiuj inkluzivas ĉiujn sufiksojn kaj prefiksojn kaj ĉiujn tabelvortojn.)
  • se oni ne sukcesas pro la mallonga daŭro de la kurso klarigi ĉiujn indikitajn radikojn, oni almenaŭ klarigu la minimuman instru-pakaĵon de 210 Radikoj.
  • oni rajtas aldoni en la limo de 15 radikoj nomojn de nacioj kaj landoj kaj nomojn de bestoj kutimaj en la regiono, en kiu okazas la instruado kaj forigi same tiom de la nun proponataj radikoj.
  • oni konigu al la lernantoj la manifeston de Prago en nacia lingvo kaj en Esperanto kaj la informfolion “Ĝisdate pri Esperanto”. Ambaŭ informiloj normale estas haveblaj ĉe la Centra oficejo de UEA (mailto:roy@co.uea.org).
  • oni konigu al la lernantoj informojn pri Esperanto kaj Esperanto-organizaĵoj, ĉefe en la lando en kiu okazas la instruado, en kiu okazas la instruado. Vidu la ĉi-sekvan ekzemplon el Informa Parto De La Unua Kurso Nacilingva.