Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

La projekto por diskonigi ĝemelajn urbojn estas projekto de UEA por disvastigi la scion pri urbaj ĝemelecoj kaj emfazi la pont-rolon de Esperanto en ilia agado. En tiu ĉ paĝo estas pli da informo pri krei ĝemelajn ubojn, redakti paĝojn, kaj aktivecoj oni povas fari en Gemelaj Urboj, financa subteno, malfacilaĵoj, Laborgrupo Ĝemelaj Urboj kaj Laborplano de la projekto Ĝemelaj Urboj. En la vikipedia paĝo Ĝemelurbo [1] estas ĝenerala informo pri ĝemelaj urboj kaj en la vikipedio paĝo Listo de ĝemelaj urboj [2] estas projekto por listigi ĉiujn ĝemeliĝojn en la mondo.


Kio estas Ĝemelurbo?

Ĝemelaj aŭ partneraj urboj esta urboj kiuj mem elektis interliman kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn. Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo. La nomo ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, aŭ partneraj urboj signifas urbojn, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Kutime, sed ne ĉiam, ĝemelaj urboj estas en diversaj landoj. Se la urboj A kaj B estas ĝemeloj kaj samtempe B ĝemele kunlaboras kun urbo C, tiukaze eblas, sed ne necesas, ke A kaj C havas ĝemelan rilaton inter si.

Principe urba ĝemeleco estas simetria ligo, sed se unu el la partneroj havas malpli evoluintan strukturon, ĝemeleco povas signifi ankaŭ evoluigan helpon.

Ĝemela rilato al urba, provinca, aŭ ŝtata nivelo estas vaste bazita, oficiale aprobita, longatempa partnereco inter du komunumoj, regionoj, aŭ ŝtatoj en du landoj. Ĝemela rilato iĝas oficiala per subskriba ceremonio de la estroj de la du lokaj jurisdikcioj, post la aprobo de la lokaj urbaj konsilioj, provincaj komisaroj, aŭ ŝtataj parlamentanoj.

Kiel oni kreas Ĝemelajn Urbojn?

Se vi ne scias kun kiu(j) urbo(j) via urbo estas ĝemelita konsultu la urban registaron, la komunuman gvidlibron aŭ la retpaĝon de via urbo. Ofte la organizaĵo de unuiĝintaj komunumoj de via lando havas informon aŭ retpaĝon sur kiu estas indikitaj la ĝemeliĝoj de ĉiuj urboj en via lando. Kiam estas en via urbo laborgrupo aŭ komisiono en kiu estas personoj engaĝitaj en la ĝemeliĝo/partnereco, aliĝu al tiu ĉi grupo. Kiuj estas la aktivecoj/laborkampoj en la ĝemeliĝo? En kiuj ĝemelaj urboj estas Esperantisto(j) aŭ Esperantoklubo(j)? Eble kontaktu delegiton kiun vi trovos en la UEA-jarlibro. Se vi ne trovas, kontaktu la ĉefdelegiton de la lando, ankaŭ en la UEA-jarlibro aŭ rete. Eble vi trovos ion en la retpaĝo de la landa asocio. Faru kontakton kun la samideanoj, kaj korespondu. Se vi estas membro de E-klubo parolu en la klubkunvenoj pri tio, proponu ke aliaj klubanoj korespondu kun esperantistoj en la partnera urbo. Poste vizitu la partneran urbon eble en la sama vojaĝo ol la aliaj membroj de la jam ekzistanta laborgrupo. Viaj kolegoj vidos ke vi ne havas lingvoproblemon. Dum la vizito klopodu ke la korespondantoj povos dormi en privataj hejmoj, ne en hotelo. Se samideanoj el ambaŭ urboj partoprenos iun Esperanto-aranĝon (UK-on ekzemple) klopodu ke vi dormu en la sama hotelo/ĉambro.

Kiajn aktivecojn oni povas fari en Ĝemelaj Urboj?

Ekspozicio

Ekzemplo kaj sperto pri ekspozicio de NAKATU Masanori el Japanio (citaĵo):

"Esperanto-Societo en Takatuki (prefektejo Osaka, Japanio), al kiu mi apartenas, okazigas Esperantan Ekspozicion partoprenante en la urba kultura evento, kiu okazas ĉiuaŭtune ĉirkaŭ nacia kultura festotago, la 3-a de novembro. Ni aliĝadas al ĝi jam 46-foje sen interrompo. Ni rajtas ekspozicii dum deciditaj tri tagoj en senkoste donita ekspoziciejo. Oni devas decidi kion oni devas konsideri por ekspozicio:

  1. Por okazigi ekspozicion, oni devas informiĝi pri la spaco(vasteco), kiun ni povas disponi por montri ekspoziciaĵojn. Tamen tio ne necesas, se oni povas uzi laŭbezone de la montrotaj materialoj,
  2. Oni devas imagi en kia formo oni ekspozicios. Jen estas nia ekzemplo. Ni uzas grandan koloran paperon, kiu estas 841mm-jn larĝa kaj 1189mm-jn longa, kiel bazan paperon. Ni algluas materialajn paperojn, ekz. foton, klarigon, afiŝon, ktp al granda papero. Ni kunportas ilin faldinte en duona vasteco al kongresejo kaj algluas ilin foje al muro, foje al movebla porekspozia tabulo kun ĉaretoj. Kompreneble oni povas fari transporteblan panelon, se oni havas monon por tio. Vi povas vidi tiajn ekzemplojn en nia jena hejmpaĝo.
  3. Oni devas antaŭkalkuli, kiom da bazaj paperoj necesas por montri materialojn. Montru unu ekzemplon sur unu granda papero.
  4. Oni devas konsideri, kion oni montros. Nepre oni havigu al si gratulajn mesaĝojn de la urbestroj de la ĝemelaj urboj, kaj fotojn de urbestroj kaj urbajn simbolojn de la ĝemelaj urboj. Krome oni nepre ricevu mesaĝojn de esperantistoj en la ĝemelaj urboj kaj montru ilin sur sama granda papero(panelo) kiel la urbestro.

Oni devas serĉi kelkajn homojn kiuj povos labori por realigo de la ekspozicio. Se la ekspozicio okazas dum Esperanto-aranĝo, eble LKK nur havos forton por aranĝi la propran programon. Ofte internacia fako de la urbo povas kolekti mesaghojn de la urbestroj de ties ĝemelaj urboj, fotojn de ili kaj urbajn simbolojn. La fako povas kolekti kaj montri ilin sur pompaj paneloj, ĉar tio ofte estas oficiala laboro. Por tio oni bezonas helpon de aŭtoritato, por ke tiu proponu tion al la urbo. Tamen tiu fako ne povos kontakti kun ĝemelurbaj esperantistoj por peti mesaĝon. Do, iuj lokaj esperantistoj devos kolekti la mesaĝojn. Se eble, montru la mesaĝojn de urbestro kaj civitanaj esperantistoj sur la sama panelo. La sperto estas ke konkreta laboro por realigi eskpozicion postulos sufiĉajn tempon, preparlokon, ktp. Estas necese trovi surloke sufiĉe kapablan esperantiston kiel lokomotivon de ĉi tiu afero." (fino de la citaĵo)

Financa subteno

En la Eŭropa Unio

Projekto: "LINGVO-AMBASADORO'

Tiu projekto celas plibonigi la komunikadon inter ĝemeligitaj urboj kun tri kaj pli lingvo-diversaj parteneroj kaj por aktivigi ĉiun esperantiston je la loka nivelo.

a. Motivoj kaj celoj

Komunikado inter ĝemelitaj urboj estas ege grava, ne nur por la personoj en la administracio kiuj devas organizi kunvenojn kaj eventojn, sed ankaŭ por la reprezentantoj, politikistoj, membroj de asocioj kaj kluboj, profesiaj spertuloj, kaj simplaj enloĝantoj kiam ili partoprenis en komunaj aktivecoj. La lingvo aŭ la lingvoj kiujn la partoprenantoj uzas kaj majstras fariĝas baza elemento por la long-daŭra amikeco kaj komunaj aktivecoj de la ĝemelitaj urboj. Ĝemelaĵoj inter du urboj kies enloĝantoj nur jhavas du diversajn kulturajn kaj lingvajn cirkaŭaĵojn, ne estas traktitaj ĉi-tie. Ĉar por do-flanka kompreniĝo kaj eniro en la kulturo de la aliulo (ekzemple, por legi literaturon kaj sekvi mediojn), ĉiu de du devus minimume koni pasive la lingvon de la partnero. Se tio ne eblas, por garantii ne-diskriminacian komunikadon inter si, ne-diskriminacia solvo devus esti uzata; tio estas hodiaŭ la ofte parolataj lingvoj, la angla, la franca, la rusa, la hispana, la germana, la araba ktp.

Se ekzistas ĝemelitaj urboj kun tri kaj pli diversaj kulturoj kaj lingvoj, oficiala kaj privata komunikado fariĝas pli komplika kaj malegala; aŭ unu lingvo de la ĝemelitaj urboj dominas, aŭ, ankaŭ en tiu kazo, oni akceptas, oficiale auh private, komuniki en unu de la ofte parolatoj lingvoj.

La bazaj ideoj de la projekto estas

  • instigi, subteni kaj rekompensi la lernadon de fremdaj lingvoj, specife lerni la lingvojn de la parteneraj urboj;
  • honori la personojn en la publikaj servoj kaj la enloĝantojn de la ĝemelitaj kun la titolo "Lingvo-Ambasado de la urbo", se ili plenigas la kondiĉojn por ne-diskriminacia komunikado inter la parteneroj;
  • stimuli ĝemelighojn inter urboj kun tri kaj pli malsamaj kulturaj kaj lingvaj fontoj;
  • faciligi la komunikadon inter pluraj (tri kaj pli) ĝemelitaj urboj helpe de komunikad- eksperimentoj en ne-diskriminacia help- aŭ planlingvo kiel la Internacia Lingvo/Esperanto, Inter lingva au iu alia facile kaj rapide lernebla helplingvo;
  • akompani la lernadon de fremdaj lingvoj kaj/aŭ de komuna ne-diskriminacia lingvo inter ĝemelitaj urboj kun kompeticia komunikad-projekto kadre de la Eŭropa Unio.

La slogano kadre de projekto de la Eŭropa Unio por ĝemelitaj urboj povus esti: "Fariĝu Lingvo-Ambasadoron" de via urbo, "Lingvo- Ambasadoran Urbon" de la Eŭropan Union!"

b. Definoj kaj praktikaj aspektoj.

Kiu povus esti konsiderata kiel "Lingvo-Ambasadoro" ?

  • Unue persono kiu fariĝis specifan klopodojn lerni almenaŭ du aŭ pli lingvojn alia ol sia gepatra lingvo
  • Due persono kiu akceptis la pripcipon de ne diskriminacio en inter-etnia komunikado, kiu signifas la elekton de neŭtrala lingvo por ĉiuj partoprenantoj. Tiu lingvo povas esti lingvon kiel la Angla por tiuj kiuj ne havas la anglan kiel gepatran lingvon kaj planlingvon aŭ helplingvon kiel Latina aŭ Esperanto inter tiuj kiuj havas angle kiel gepatra lingvo kaj alialingvo parolantoj.
  • Trie, se oni kombinas la unua kaj dua ideo, oni povas difini "lingvo ambasadoro" kiel persono kiu, apud sia gepatra lingvo parolas almenaŭ du aliaj lingvoj, unu de tiu devas esti neŭtra kaj helpligvo.
  • Teorie por tiui kiu ne parolas la Angla kiel gepatra lingvo tiu ĉi povas esti la Angla aŭ la Latina aŭ helplingvo kiel Esperanto aŭ la Angla; por tiui kiu parolas Angle kiel gepatra lingvo tiu ĉi povas esti la Latina aŭ alia lingvo.

Kiam unu ĝemelita urbo povus esti konsiderata kiel "Lingvo-Ambasadora Urbo de la Eŭropa Unio"? Unue, la urbo devas havi almenauh kvin kunlaborantojn cirkaŭ la urbestro kiuj devas gardi la rilaton kaj la korespondaĵon inter la ĝemelelitaj urboj. Due la urbo devas havi regulajn ĉiujarajn interŝanĝojn kun almenaŭ du partneraj urboj, ĉiu havas alia lingva fono, kaj kie almenaŭ kvin kunlaborantoj cirkaŭ la urbestro de la partneraj urboj komprenas kaj parolas la lingvojn de iliaj parteneraj urboj, kiu signifas ke apud sia gepatra lingvo almenaŭ du alaj lingvoj, aŭ, se tiu ĉi ne estas, la partneraj urboj devas samopinii pri la uzo de neŭtra aŭ helplingvo kiel Esperanto por komuniki inter ili.

Kion povus fari la Eŭropa Union por stimuli kaj subteni tiun projekton?

Aliaj programoj

La programo Eŭropo por civitanoj (angle: http://www.twinning.org/en/page/the-europe-for-citizens-programme.html), Exchange programs, Kvin-stela EU urbo kaj aliaj.

Malfacilaĵoj

1. Oni ne povas trovi esperantistojn aŭ E-klubon en la ĝemela urbo. Kontaktu la delegiton en la urbo mem, la ĉefurbo de la regiono aŭ provinco, en apudan urbo. Kiam vi ne sukcesas kontaktu la landa asocio. Vidu Jarlibro en la UEA retpaĝo (http://reto.uea.org/), nur por difinitajn individuajn UEA membroj.

Laborplano de la projekto Ĝemelaj Urboj (14-2-2011)

Verkita de s-ro WU Guojiang (Ĉinio), komisiito de la projekto. Reviziitaj de la nunaj kaj eksaj funkciuloj, t.e. s-ro Probal Dasgupta (Hinda Unio), s-ino Maritza Gutiérrez Gonzáles (Kubo), s-ro Osmo Buller (Finnlando), s-ro Renato Corsetti (Italio), s-ino Michela Lipari (Italio), s-ro Trevor Steele (Aŭstralio) kaj s-ro Hori Yasuo (Japanio). Provlegita de s-ro Robert Bogenschneider (Finnlando).

Enkonduko

Ĝenerale ĝemelaj urboj estas agado parigi urbojn aŭ urbetojn en- kaj ekster-landajn, kiuj ne havas rilatojn je tereno kaj politiko, celante interŝanĝon inter civitanoj aŭ kulturoj. Plue inter ĝemelaj urboj ofte okazas interŝanĝo kaj kunlaboro je diversaj tavoloj, ekz. ekonomio, scienco kaj tekniko, kulturo kaj tiel plu, kiuj celas antaŭpuŝi prosperon kaj progreson de socio, kaj protekti pacon de la mondo. En la nuna mondo tia parigo okazas ne nur inter urboj, sed inter pligrandskalaj auh malpligrandskalaj regionoj, ekz. inter provincoj aŭ vilaĝoj. UEA rimarkas la pont-rolon de Esperanto en la agado de Ĝemelaj Urboj kaj starigis la projekton Ĝemelaj Urboj en februaro de 2002 kaj estas okaziginta la kunvenon pri tiu temo ekde la 89-a UK en 2004 en Pekino, Ĉinio. La Strategia Laborplano de UEA 2011-2020 havas specialan mencion: La centra UEA, por subteni la utiligadon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj por interlokaj kontaktoj, kuraĝigu preleg-vojaĝojn kaj pli seriozan uzadon de ekzistantaj institucioj kiel la rilatoj inter ĝemelaj urboj kaj aliaj oficialaj aranĝoj de translima kunlaborado. La projekto estas gvidata de funkciuloj konsistaj el la prezidanto, estrarano pri landa kaj regiona agado, ĝenerala direktoro de la Asocio kaj komisiito, i.a la komisiito speciale respondecas pri ĝi kaj aliaj tri funkciuloj konkrete gvidas ĝin. Krome ĝi havas retan trimonatan bultenon Informilo de Ĝemelaj Urboj.

Ĝeneralaĵoj

En 2002 UEA ellaboris laborplanon laŭ la Strategia Laborplano de UEA 2001-2010, kaj fine aperis ĝia koncizo, sed post kelkjara provo oni trovas aŭ opinias, ke tiu plano ne estu bona, almenaǔ nekompleta, precipe en la kunveno de Ĝemelaj Urboj dum la 94-a UK okazinta en 2009 en Bjalistoko en Pollando, la kunvenintoj rekte elmontris la mankojn de la plano, i.a. tiu plano estas nefacile komprenebla. Por sufiĉe elmontri kaj pruvi aktivan kaj efikan rolon de Esperanto en tiu ĉi tereno estas re-ellaborita nova laborplano de la projekto respekte al la proponoj aǔ opinioj de la vasta esperantistaro.

Celoj de la projekto estas disvastigi kaj apliki Esperanton en ĝemelurboj, kaj per Esperanto fortigi kunlaboron de ĝemelurboj kaj akceli ĝemeliĝon inter urboj.

La bazaj taskoj de la projekto servas al Esperanto kaj agadoj rilataj al ĝemelaj urboj.

Ajna ĝemeliĝa aktiveco inter sociaj grupoj (ekz. religio-organizaĵo) aǔ institucioj (ekz. lernejoj) estas konsiderata en la projekto. Gvida ideo de la projekto estas tri “P”, nome proponado, partoprenado kaj praktikado, konkrete la projekto alvokas kaj kuraĝigas esperantistojn kaj Esperanto-organizaĵojn aktive doni proponojn al ĝia evoluo, partopreni en ĝiaj diversaj aktivecoj kaj praktiki ĝiajn celojn kaj taskojn.

Enhavo de laboroj

Disvastigo, uzado kaj komunikado

Disvastigo kaj uzado de Esperanto estas eterna temo de respondeco kaj devo por ĉiu esperantisto. La projekto plie substrekas kaj reliefigas tiun ĉi temon. Esperantistoj loĝantaj aǔ vivantaj en urboj kuraĝe elmontras esperantistecon kaj la ekziston de Esperanto-organizaĵoj al lokaj publiko kaj instancoj, aktive partoprenas en lokaj diversaj sociaj utilaj aktivecoj en nomoj de esperantistoj aǔ la Esperanto-organizaĵoj, laǔeble starigas kontaktojn kun koncernaj departementoj de la lokaj registaroj, kaj pene vekas ilian atenton al Esperanto per efika laboro. Por tion realigi la projekto havas jenajn petojn kaj esperon: Propagandi Esperanton kaj instigi pli multajn homojn lerni ĝin kaj aliĝi al ĝia organizaĵo UEA (Universala Esperanto-Asocio) por grandigi la Esperanto-komunumon. Organizi Esperanto-instruadon kaj produkti multajn elitojn por garantii fonton kaj daǔropovon de loka Esperanto-movado.

Okazigi por levi prestiĝon de Esperanto en lokoj kaj faciligi ligon kun socio, precipe la laboron de ĝemelaj urboj, kaj diversajn aktivecojn tra kiuj oni rekte kaj propraokule vidas viglecon de la movado kaj havas certan komprenon al Esperanto, ekz. verki artikolojn pri Esperanto en lokaj gazetaroj kaj pri la urboj en Esperanto-gazetoj, okazigi ekspoziciojn, starigi retejojn aǔ hejmpaĝojn ktp.

Starigo de serva platformo

Iasignife la ĉeftasko de la projekto estas servo, nome servi al aǔtoritatoj kaj instancoj de urboj, precipe ĝemelurboj, servi al esperantistoj, servi al la Esperanto-movado, konkrete servi al informado, instruado kaj uzado de Esperanto. Espereble per tiaj servoj la projekto kiel aliaj aliĝintaj fakaj asocioj ankaǔ povas reliefigi kaj profundigi internacian influon de UEA, ludi certan kaj aktivan rolon en internaciaj aferoj. Por havi bonan servon nesesas starigi bonan platformon.

Por servi al la urbodomoj esperantistoj aǔ la Esperanto-organizaĵoj devas laǔeble krei kondiĉojn por komunikiĝi kun la urbaj aǔtoritatoj, kaj teni bonan kontakton kaj rilaton kun ili. La rolo de interreto devas esti alte taksata por la platformo.

a) UEA aldonas spacon pri la projekto en sia retejo. Landaj kaj lokaj asocioj establas rubrikojn en siaj retejoj/hejmpaĝoj pri tiu agado.

b) Konsiderate estas utiligi listojn ĉe diversaj retejoj kiel lokaj-esperanto-grupoj @ yahoogroups.com

Diversaj gazetoj laǔkondiĉe establas regulajn aǔ neregulajn rubrikojn pri tiu kampo. UEA kaj aliaj asocioj starigas kaj kompletigas informo-stokojn por realigi komunan partoprenon de datumoj. Esperantistoj devas aktive serĉi kaj kontakti samideanojn en propraj ĝemelurboj, kaj teni tian kontakton longa kaj stabila, tio estas grave por servi al la agado de ĝemelaj urboj. La landaj kaj lokaj asocioj elektas kaj proponas specialan personon respondeci pri ĉi tiu afero se eble.

Necesaj kaj signifaj preparoj por interurba ĝemeliĝo

Interurba ĝemeliĝo estas rilative facile pere de rekta kontakto inter registaroj, sed ŝajne nefacile pere de kontakto inter esperantistoj, ĉar multaj esperantistoj ne laboras en registaroj kiel gravaj oficistoj (ekz. urbestro), ili ne havas tian supraĵon. Tamen per Esperanto por interurba ĝemeliĝo preparoj estu instigaj kaj konsiderindaj. Tial la projekto proponas al esperantistoj aǔ la asocioj:

  • Realigi ĝemeliĝon inter la Esperanto-organizaĵoj de la urboj kiel Takatsuki en Japanio kaj Changzhou en Ĉinio, sed ne konsideri ĉu la urboj ĝemeliĝis aǔ ne.
  • Iniciati ĝemelajn rilatojn en propra urbo, indas mencii ĝemeliĝon inter diversaj lernejoj (precipe universitatoj, kolegioj, institutoj ktp), kiuj enkondukas Esperanton.
  • Iniciateme helpi ĝemeliĝon inter neesperantaj grupoj per rilato de Esperanto.
  • Lerni kiel komunikiĝi kun la urbaj aǔtoritatoj, ekz. ĉiujare la lokaj asocioj persiste sendi al ili kompletan laboran raporton, instige kaj alvoke mencii la agadon de ĝemelaj urboj en ĝi.

Kunlaboro por celoj de la projekto

Kiel oni bone scias, interurba ĝemeliĝo mem estas kunlaboro kiuj koncernas multajn kampojn, sed ne pura ligo inter registaroj. La projekto bezonas kunlaboron. Ĝi devas inkluzivi kaj internan kaj eksteran kunlaborojn, t.e. kunlaboro en kadro de Esperantujo kaj kunlaboro ekster Esperantujo kun ne-esperantaj sociaj grupoj, precipe tiuj grupoj kies laboroj tuŝas tiun kampon. Ĝojinde nemalmultaj esperantistoj ankaǔ aktivas en tiuj grupoj. Por tio la projekto havas jenajn proponojn kaj alvokojn.

Enkadre de Esperantujo

Esperantistoj prezentu al la funkciuloj sociajn grupojn enlandajn kaj internaciajn, kiuj agadas en tiu kampo, kaj helpu la projekton starigi ligon kaj kontakton kun ili se eble. Esperantistoj komuniku al la funkciuloj informojn pri propraj urboj, ekz. urbonomoj kaj historio, ĉu ili havas ĝemelurbojn. Se jes, kio estas iliaj nomoj, ĉu ili jam establis kontaktojn inter la esperantistoj; Se ne, ĉu estas ĝemelaj rilatoj inter aliaj institucioj kaj sociaj grupoj. Esperantistoj ellernu krei eblecojn partopreni en ellaborado kaj praktikado de la plano por evoluo de ĝemelaj urboj por ke Esperanto povu fariĝi pont-lingvo aǔ bezonata lingvo kiel la germana urbo Herzberg, la Esperanto-urbo.

Esperantistoj kaj la asocioj proponu al la urbaj aǔtoritatoj konsideri ĝemeliĝon kun tiuj urboj, kiuj havas Esperantajn kontakton kaj interŝanĝon kun si mem, ekz. Knittelfeld en Aǔstrio kaj Kameoka en Japanio. La propono devas elmontri bazon, necesecon kaj gravecon de ĝemeliĝo, precipe rezultojn atingitajn tra Esperanto ĉe ambaǔ flankoj surbaze de la sufiĉa interŝanĝo kaj kunlaboro.

Esperantistoj kaj la asocioj proponu al la urbaj aǔtoritatoj konsideri aldonon de la Esperanto-versio al interkonsento aǔ deklaracio de interurba ĝemeliĝo.

Fakaj asocioj aliĝintaj al UEA peru ricevitajn koncernajn informojn al la funkciuloj de la projekto.

Esperantistoj prezentu la projekton al aliaj ne-esperantaj grupoj en kiuj ili aktivas, kaj iniciatis kunlaboron kun ili.

Esperantistoj ofte informu pri diversaj aktivadoj samideanojn aǔ la Esperanto-organizaĵojn (se ili ja ekzistas) en propraj ĝemelaj urboj.

Kiam du urboj nove ĝemeliĝas aǔ datreveno de ĝemeliĝo de du urboj venas, esperantistoj en la du urboj sciigu tion unu al alia kaj festu tion per diversaj metodoj kaj formoj, ekz. reciproke sendu gratulajn leterojn al la urbestroj en nomoj de esperantistoj aǔ de la Esperanto-organizaĵoj, samtempe funkciigu la Esperanto-kursojn, partoprenu en aliaflankaj festoj, ktp.

--Ekster Esperantujo

UEA aktive priatentas tiujn Esperanto-agadojn kaj planojn, kiuj konsideras valoron kaj rolon de la projekto, kaj subtenas ilin per diversaj metodoj.

UEA ĉiam preparas kontakton kaj kunlaboron kun landaj kaj internaciaj neesperantaj grupoj aǔ institucioj, kiuj okupas sin pri la sama laboro aǔ konsideras la projekton kiel la plano “Ŝanĝurboj” por pritrakti la klimatan ŝanĝiĝon kaj la organizaĵo “la Mondcivitanoj”, kaj invitas ilin komune praktiki la projekton kaj kuraĝigas ilin partopreni en gravaj Esperanto-aranĝoj, ekz. UK, kaj sendas delegitojn al iliaj aktivadoj, ekz. jara konferenco.

UEA fortigas ligon kun tiuj urbaj aǔtoritatoj, kiuj subtenis/as Esperanton kaj kontribuis/as al ĝia evoluo, kaj laǔeble krei favorajn kondiĉojn por altigi iliajn profilojn. Porekzemple viziti UEA kaj UK estas tiucele konsiderinda:

a) instigi la kongresurbon inviti la urbestrojn (aǔ iliajn reprezentantojn) de siaj ĝemelaj urboj al la kongreso, okazigi specialan ekspozicion pri la kongresurbo kaj siaj ĝemelaj urboj en la centra kongresejo, kaj konduki la gravajn Esperanto-gazetarojn al ĝi kaj aktive raporti ĝin.

b) inviti la urbojn en kiuj okazis UK-ojn aǔ organiziĝis gravaj Esperanto-aranĝoj kaj sendi la oficistojn (urbestrojn aǔ iliajn reprezentantojn) al la kongreso. Menciendas, ke la UK entute okazis en 31 landoj, kaj kongresurboj jam atingis 67, i.a. nemalmultaj el ili gastigis la UK-on dufoje aǔ trifoje, eĉ kvarfoje, sendube tio estas bona vojo por akceli komunikadon inter UEA kaj urboj, kaj inter UEA kaj registaroj kaj altigi profilojn de urboj kaj UEA.

c) konsideri intencon kaj deziron de aliaj urboj okazigi diversajn prezentojn koncerne siajn evoluon kaj konstruadon dum Esperanto-aranĝoj kiel la UK, sproni diversajn asociojn povi havi la saman konsideron.

UEA instigas aliajn Esperanto-aranĝojn enkonduki tiun ĉi temon, ekz. kontinentan kongreson, landan kongreson, lokan kongreson ktp.

Plua kompletigo de organizaĵo kaj influo-vastigo

Estas konsiderota por faciligi eksteran kunlaboron kompletigi la organizaĵon se necese. Ekz. starigi laborkomitaton anstataǔ la nunaj funkciuloj, ĉi tie unu konsiderinda propono estas aldoni subkomisiitojn en Afriko, Ameriko, Azio, Eǔropo kaj Oceanio.

La projekto konsideros starigon de membro-sistemo.

Por altigi prestiĝon de UEA kaj vastigi influon de la projekto en neregistaraj organizaĵoj estos konsiderata okazigi kunvenon/konferencon de Ĝemelaj Urboj ekster UK kiam kondiĉoj maturiĝas. Esperantistoj, kiuj rekte ricevas kaj legas la bultenon Informilo de Ĝemelaj Urboj, kiel eble plej pene atingos ĉirkaǔ 3000 de la nuna pli ol 2100, i.a. vastigi “merkaton” de legantoj estos precipe konsiderata en Afriko, arabaj landoj, kaj tiuj landoj en kiuj la Esperanto-movado estas neforta. Laǔbezone la bulteno aperos samtempe rete kaj papere, kaj estos espereble legebla en plimultaj landaj kaj lokaj bibliotekoj.

Por studado kaj uzado de posteuloj la projekto daǔros kolekti ajnan informon kaj materialon pri uzado de Esperanto en la agado de Ĝemelaj Urboj, ekz. kiom da priaj raportoj kaj artikoloj en la revuo Esperanto kun historio de pli ol cent jaroj? Kiu estas la unua raporto aǔ artikolo? Kaj en konvena tempo estos konsiderata aperigi eldonaĵon pri tiu historio.

Donacoj.

Laǔ evoluo kaj bezono la projekto konsideros kaj akceptos donacojn el esperantistoj, Esperanto-grupoj kaj aliaj organizaĵoj kiuj subtenas aplikadon de Esperanto en la agado de ĝemelaj urboj. Por tio la projekto konsideros establon de konto ĉe UEA kaj akceptos kontroladon de esperantistoj. Donacoj estos ĉefe uzataj en tri flankoj:

  • Eldono de publikaĵoj
  • Organizado de aktivadoj
  • Kunlaboro kun neesperantaj grupoj, ekz. komune lanĉi kampanjon por akceli divers-nivelan ĝemeliĝon, ĉeesti al internaciaj aranĝoj koncerne tiun kampon kaj tiel plu.

Referencaĵoj

1. Laŭ la 14-a eldono de s-ro Germain Pirlot pri E-kursoj oficiale organizataj en universitatoj kaj altlernejoj, gis la fino de 2009 entute 56 universitatoj kaj altlernejoj en 21 landoj enkondukis Esperanton kiel studobjekton.

2. http://esperanto-urbo.de

3. http://en.wikipedia.org/wiki/Transition_Towns

4. http://www.recim.org

5. Laŭ Jarlibro 2010 la 10-a UK ne okazis. La urbo Zagreb dufoje gastigis UK-ojn, gi apartenis al la eksa Jugoslavio por la 38-a UK, kaj jam apartenas al Kroatio por la 86-a UK.

Informilo pri Ĝemelaj Urboj

  • Informilo pri Ĝemelaj Urboj, eldonaĵo de UEA pere de ties komisiito por Ĝemalaj Urboj, WU Guojiang. Tie legeblas pri aktivaĵoj rilate al ĝemelurba agado en internacia kadro.