Radio FMR

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Radio FMR, 81.1 MHZ

Radioj el Tuluzo - Francio
Esperanto magazino de Tuluzo ĉe radioj Canal Sud, FMR & Okcitanio


La radioprogramo titoliĝas "Esperanto-Magazino de Tuluzo" la tri programoj estas parte malsamaj.

Merkrede de la 14a ĝis la 15a laŭ loka tempo en La radioprogramo ankoraŭ ne aŭskulteblas en interreto.

Radio FMR Esperanto-Magazino Redakcio, Floreal Martorell 9 Boulevard des Minimes FR-31500 Toulouse Francio fmr @ radio-fmr.net Floreal Martorell eurokka @ club-internet.fr --- La priesperantaj radioprogramoj en Tuluzo daŭre funkcias !

Estis eksplodo de la studio de Radio FMR kiam okazis la gravega eksplodo de la fabriko AZF en Tuluzo la 21an de septembro de 2001. Sed tre rapide ĉiuj partoprenantoj rekonstruis ĝin en alian ejon, kaj la radioprogramoj interrompiĝis nur 3 tagojn.

En Tuluzo okazas kaj tio de jam pluraj jaroj esperanto-radioprogramoj en 3 radiostacioj. La unua okazis ĉe Radio FMR en 1989.

La radio-programoj konsistas el informoj pri esperanto, pri lingvaj problemoj en la franca, foje estas invititoj kiam esperantistoj venas en Tuluzo tiam ni parolas en esperanto kaj tradukas france.

Okazas esperanto-radio-kurso, ni prezentas informojn el la esperanto-gazetaro kaj foje ni dissendas fragmentojn de elsendoj de Pola radio. ni ankaŭ donas informojn pri la loka esperanto-vivo.

Kompreneble ni dissendas inter ĉiujn temoj pritraktitaj esperanto-muzikon. Kaj donas la plej freŝajn muzikajn novaĵojn kun dissendo de ricevitaj projektoj kaj demoj ĉe Vinilkosmo, do tio signifas ke tie eblas aŭskulti muzikojn de projektoj kiuj eĉ eble neniam aperos.