Rezolucio de la 7-a Irana Esperanto-Kongreso

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

10-a de junio 2020

IREA-emblemo.jpg

La 7-a Irana Esperanto-Kongreso, kiu unuafoje – sekve de la k(o)ronvirusa epidemio – okazis rete de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo 2020 kun 121 partoprenintoj el 35 landoj;

  • Aŭskultinte la salutmesaĝojn de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj de la esperantistaj organizaĵoj el Ĉinujo, Germanujo, Indonezio, …..;
  • Aŭskultinte la paroladon de unu el la grandaj nuntempaj lingvistoj, d-ro Robert Phillipson, el la universitato de Kopenhago, la plej konata subtenanto de egaleco kaj kontraŭ-imperiismo en la kampo kultura kaj lingva;
  • Debatinte pri la problemoj de la movado por la internacia lingvo Esperanto en Irano kaj en la mondo;
  • Analizinte la situacion en multaj landoj lige al la krizo pro la monda epidemio kaj lige al aliaj nesolvitaj problemoj pri manko de kunlaboro inter landoj kaj pri agresoj militaj kaj ekonomiaj


Deklaras, ke:

  • Problemoj kiel tiuj de la monda epidemio kaj de la klimato-ŝanĝiĝo klare montras, ke la mondo estas unu, kaj interligita, kaj ke tiaj vastaj kaj vere danĝeraj problemoj povas esti solvataj nur je tutmonda nivelo;
  • Solvoj de tiaj problemoj kaj de aliaj, kiel malsato, manko de lernejoj kaj kuracado por ĉiuj, bezonas mondon sen militoj kaj sen aliaj formoj de agreso;
  • Sociaj sistemoj, kiuj privilegias individuajn rajtojn kaj individuan profiton kaj malatentas sociajn problemojn kaj solidarecon kun suferantoj pro mizero, subevoluo aŭ malsanoj, jam montris sian kruelecon al homoj kaj sian neefikecon en krizaj situacioj kiel la nuna kaj devas absolute ŝanĝiĝi;
  • Post la fino de la nuna krizo pro la monda epidemio, la mondo bezonos pacon, dialogon, solidarecon kaj toleremon antaŭ malsameco de ideoj kaj vivkonceptoj;
  • En tia nova mondo sen imperiismoj kaj hegemoniismoj ankaŭ en la lingva kaj kulturaj kampoj, la internacia lingvo Esperanto, tutmonda lingvo de paco, interkompreniĝo kaj kunlaboro, povos trovi sian ĝustan kaj justan lokon.


Irana Esperanto-Asocio


Fonto: (eo) Rezolucio de la 7-a Irana Esperanto-Kongreso UN Esperante (2020-06-10)