Rusujo: Esperantistaj amikoj renkontiĝis en Altaja Regiono

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

16-a de septembro 2021

Situo de Siberia F.R.ph.png

Inter la 3-a kaj 11-a de aŭgusto 2021 en la Altaja Regiono de Rusio, en la urbo Jarovoje, okazis la 15-a Renkontiĝo de Amikoj (RA-15). La redaktoroj de revuoesperanto.org kaj de Kolombo de Paco eluzis la okazon viziti ĝin, ja la ĉeestaj renkontiĝoj dume restas ne tiom oftaj pro la tutmonda sankrizo.


Jarovoje troviĝas en Siberio, apud la limo de Rusio kaj Kazaĥio kaj estas nuntempe konata ripozloko pro la sala lago Bolŝoje (granda) Jarovoje, kiu laŭ la onidiroj havas kuracajn efikojn. Ĝi situas pli ol 3000 kilometrojn for de la centra parto de Rusio, do eblas imagi, ke la surtera vojo, kiun ni faris, estis sufiĉe longa :).


Jarovoje - RA-15 - 2021.jpg



Krom la bela kaj varma lago, belaj kondiĉoj de la kurorta infrastrukturo estis ankaŭ tre agrabla Esperanta etoso, specifa por la plejparto de la rusiaj Esperanto-aranĝoj. Partoprenis ĉ. 40 geesperantistoj el diversaj partoj de Rusio, kaj ankaŭ el Kazaĥio kaj Usono. En la varma amika etoso okazis pluraj programeroj, i.a. interpretista konkurso, kvizoj, tabloludoj, “Neptun-festo”, komunaj koncertoj.



Fonto: (eo) Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, Esperantistaj amikoj renkontiĝis en Altaja Regiono, Kolombo de Paco (n-ro 19 p4) (2021-08-21)