SUGafero

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

afero

REVO: afero


  • alpaŝi rekte al la afero.
  • Atribui al iu malsukceson de la afero.
  • Ĉio alia estas literaturo, tute alia afero.
  • Ĉio dependas de tio, kiel oni konsideras la aferon.
  • En politikaj aferoj pli ofte sukcesas intrigoj ol meritoj.
  • Esplori la aferon.
  • Estas tubero en la afero (la afero ne iras glate).
  • Havi nenian moralan rajton miksi sin en tiun aferon.
  • Kredi eĉ la plej nekredeblajn aferojn : kredi je dancantaj tabloj (spiritismo), je sonĝoj, je la antaŭsignoj, je la fantomoj, je divenado per la kristala globo, per la kafa rekremento, per la ludkartoj.
  • la afero dependas de tio.
  • La afero estas jam sen tubero.
  • La afero estas pli komplika, ol ke oni povus ĝin aranĝi per.
  • La afero iras bone sen mia enmiksiĝado.
  • La afero krias venĝon.
  • La afero ne marŝas per sepmejlaj botoj.
  • La afero ne tuŝas min, mi staras ekstere.
  • La afero nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi.
  • La afero prezentas malfacilaĵojn, kelkajn avantaĝojn.
  • La afero, kiom mi komprenas, (kiom mi scias) okazis subite.
  • li ne sciis kiel li komencu la aferon.
  • Liaj manoj estas puraj de tiu afero).
  • Mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo.
  • ministerio pri eksterlandaj aferoj.
  • ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
  • Negocaj aferoj estas severaj.
  • Neniu povas esti juĝisto en sia propra afero.
  • Per kio la afero lin tuŝas.
  • Plenumi la kurantajn aferojn.
  • Plenumi rolon en la afero.
  • Preni sur sin la iniciaton de la afero.
  • Pri kiu afero li parolas ?.
  • Pri propra afero neniu juĝas libere.
  • Rigardi la aferon de malĝusta vidpunkto.
  • Rigardi la aferon kun (pli) kompata okulo.
  • Sciigu al mi kiel la afero staras.
  • Silenti, gardi la silenton pri malagrabla afero.
  • ŝovi la nazon en la aferon.
  • Teni ies aferon sur la koro.
  • Tion postulas la intereso de la afero.
  • Tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferon.
  • Tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero.
  • transiri al la afero.
  • Vidi en ĉiu afero nur la malbonan flankon.
  • Vidi interesajn aferojn.
  • Zorge esplori la aferon antaŭ ol suspekti iun.
  • Zorgi pri siaj propraj aferoj.

  • aferkonsilisto.
  • aferŝarĝito.
  • fiafero.
  • Honorkoncerna afero.
  • Krima afero.
  • militaferoj.
  • tubera afero.

  • aĉa. akcesora. alia problemo. ĉagrena. delikata. esenca. finita. fremda. glatigita. grava. intima. klopodema. komplika. konata. konkreta. kuranta. malnova. malsimpla. multokupata. ne urĝa. persona. privata. problema. publika. severa. tikla. tute certa. tute privata. utila.
  • Afekti interesiĝon. agi. Dediĉi sian atenton al io. elkaĉiĝi. elmerdiĝi. elturniĝi. enmiksi sin. estri gravan entreprenon. fakuli. fari. klopodi. komerci. kompetenti. koncerni. konsisti el. konvene regali. kraŝi. labori. lerti. movi. negoci. okupiĝi. partopreni en. plenumi. profiti. prokrasti. spekuli.
  • Alternativo. celo. cirkonstanco. Dilemo. fenomeno. fiasko. funkcio. maniero. mona problemo. negoco. profito. rezulto. rimedo. situacio.
  • estas en bonaj manoj. prezentas sin sub favora aŭspicio. havas tempon. iras bone. iras glate. lamas. malsukcesis. ne brulas. ne toleras prokraston. statas tiel. temas pri io alia. koncernas min. min ne koncernas. postulas nur momenton.
  • febra. honorkoncerna. komerca. prospera. seninteresa. sukcesa. zorga.

  • Ĉiu medalo du flankojn posedas.
  • drastaj negocoj.
  • El du malbonoj pli malgrandan elektu.
  • Finita kaj glatigita.
  • Ĝuste jen la tubero.
  • isto.
  • Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.
  • La rezulto estis tute alia, ol mi supozis, imagis
  • lerte
  • mi okupiĝas pri tio
  • Mi turnas vian atenton sur tion, ke
  • Monto gravediĝis, muso naskiĝis.
  • negocisto.
  • Pri kio vi okupiĝas?.
  • rilati kun iu.
  • ruze elcerbumita.
  • Solvi alternativon.
  • ŝati kion oni faras.
  • tio dependas de l'gusto.
  • tio estas afero mia.
  • Tio estas problemo, kies solvo ne suferas atendon.
  • tio taŭgas.
  • Tiu ne eraras, kiu nenion faras.
  • trakti kun iu.
  • Zorgu pri vi kaj nenion pli.

agi. aranĝi. bona. fari. financo. jura. juro. justico. komerci. kompreni. krimo. merkato. militaferoj. okazo. politiko. profesio. scii. silenti. ŝtato.