SUGantaŭ

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

antaŭ

REVO: antaŭ
PMEG: antaŭ


  • antaŭa grajpo, Antaŭaverta sonĝo, Antaŭavertaj simptomoj, Antaŭavertaj simptomoj
  • antaŭparolo, antaŭanto, antaŭbrako, antaŭdestin(ism)o, antaŭgvardio, antaŭjuĝo, antaŭkompakta, antaŭmeti, antaŭreservi, Antaŭscenejo, antaŭtagmezo, antaŭtraktado, antaŭtraktilo, Antaŭuloj

  • Alveni antaŭ la leviĝo de la kurteno (de la operejo).
  • Antaŭ la lango, laboru la cerbo.
  • Antaŭ mortigo de urso, ne vendu ĝian felon".
  • Antaŭ ol venis la akuŝistino, ŝi jam estis naskinta.
  • Antaŭeniri en la akvon.
  • Antaŭflari, sperti malfeliĉon.
  • Antaŭpensita, besta krimo.
  • Antaŭpreparita, armita betono.
  • Antaŭtempa akuŝo.
  • Aperi trian fojon antaŭ la tribunalo.
  • Ataki iun de malantaŭe, de poste, dorse.
  • Aŭskulti sub, malantaŭ la pordo, trans la muro.
  • Balai antaŭ sia pordo.
  • Bloko da ŝtofo (kiun oni disvolvas antaŭ aĉetantoj).
  • Bloko da veturiloj (tiel multe, ke oni ne povas antaŭeniri).
  • Cedigi sian "orgojlon" antaŭ la cirkonstancoj.
  • Dancas al li ringoj antaŭ la okuloj.
  • Demeti la ĉapelon antaŭ iu.
  • Depreni, demeti, levi la ĉapelon antaŭ iu.
  • Duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.
  • Egaleco antaŭ la leĝo.
  • Emociiĝi antaŭ tia mizero.
  • Estu mia advokato antaŭ mia patrino.
  • Fari ion malantaŭ (post) la dorso de iu.
  • Fermi strute la okulojn antaŭ la faktoj.
  • Frapfermi la pordon antaŭ ies nazo.
  • Honti antaŭ iu.
  • Hundoj terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris.
  • Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (= esprimi altajn ideojn antau malkleruloj).
  • Kastaj antaŭjuĝoj.
  • Kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj (sekvi la antaŭirantojn).
  • Komandoj : Marŝ'! Halt'! Front'! Dekstren! "Liven"! Antaŭen! Al kune! Po ses en vicoj! Al la armiloj! Densigu la vicojn!.
  • Kredi eĉ la plej nekredeblajn aferojn : kredi je dancantaj tabloj (spiritismo), je sonĝoj, je la antaŭsignoj, je la fantomoj, je divenado per la kristala globo, per la kafa rekremento, per la ludkartoj.
  • La akuzito havas tre bonajn antecedentojn (se konsideri la antaŭaĵojn)
  • La antaŭa semajno estis pli belvetera ol la nuna.
  • La antaŭaĵo de via aŭto estas tute difektita.
  • Leĝo valoras (validas) por poste, ne por antaŭe.
  • Leviĝi antaŭ la tago, kun la suno.
  • Lian elekton oni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco.
  • malantaŭa grajpo.
  • Malkovri antaŭ, al iu sian koron.
  • Meklenburgo-Antaŭpomerio,
  • Mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo.
  • Mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol vi.
  • Morto subita, tragedia, tro frua, antaŭtempa, akcidenta, violenta, natura, malhonora.
  • Ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo.
  • Ne devas troviĝi inter vi aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek elvokisto de spiritoj, nek sonĝklarigistoj, nek esploristo de mortintoj.
  • Ne jungu la bovon malantaŭ la plugilon ( Ne iru la fadeno antaŭ la kudrilo).
  • Neniam li venu antaŭ miaj okuloj.
  • plena de antaŭjuĝoj.
  • Preventa arestado antaŭ la tempo de la manifestacio.
  • Rampi antaŭ potenculoj.
  • Rigardi malafable, de proksime, malantaŭen, ĉirkaŭen, kun riproĉo, tra la seruro ; per malŝata, fluga rigardo ; per ambaŭ okuloj, gvatokule, per larĝe malfermitaj okuloj.
  • Rigardu la patrinon antaŭ ol svatiĝi pri la filino.
  • Sanĝi sian opinion, sub la influo de antaŭkongresa agitado.
  • Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la urbo estos ordo.
  • Senskvamigi, sentripigi fiŝon antaŭ la kuirado.
  • Tio estis tiel longatempe antaŭe, ke.
  • Tiu ĉi leĝo kadukigas la antaŭan proceduron.
  • Tiu kazo estas eksplicite antaŭvidita en la leĝo.
  • Troviĝi vidalvide antaŭ la realo.
  • Vakcino antaŭgardas de la variolo.
  • Veladi ĉe la vento, kontraŭ la vento, antaŭ la vento.
  • Zorge esplori la aferon antaŭ ol suspekti iun.