SUGatingi

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

atingi

REVO: atingi


atingi altajn prezojn. Atingi sian celon per fero kaj sango ( per fajro kaj glavo). atingo, defora atingo, Feliĉo pura, perfekta, nemiksita, sennuba, ekstaza, perdita, facile atingebla. Ĝia alto atingas la ĉielon. Ĝis kie la rigardo povas atingi. Havi panoraman vidon de la regiono, ĝis vidlimo, ĝis kie la rigardo atingas, povas atingi ; pli malproksime ol oni povas atingi per la rigardo. Kvorumo atingita. La atingo de mia brako ne estis sufiĉa por kapti la libron el la breto. La celo povas esti atingita per du vojoj. La entuziasmo atingis la zeniton. La inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo. La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas. Li atingis la aĝon de 60 jaroj. Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron (por -atingi celon) (strebi mane kaj piede). Mi ne povas permesi al mi la aĉeton de tiuj luksaĵoj (kiuj) ĉiam atingas altan prezon. Ne moku riveron, ne atinginte la teron. Neatingebla perfekteco. Ni paŝo post paŝo atingos la celon en gloro. Pafi samtempe du leporojn (atingi du rezultatojn) = Bati du muŝojn per unu bato. per unu flugatingo. Stari ekster atingodistanco.