SUGedzo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

edzo

REVO: edzo


Adulti. Akto de edziĝo. Alimento. Amdonantino. Apartigitaj de tro granda diferenco de situacioj. Blanka edziĝo. Civila edziĝo. Ĉu tio estas la konduto de honesta edzo ? Ĉu vi opinias min kapabla por tia malnobla ago ?. Ĉu vi povis malleviĝi ĝis tiu ago?. Deflori. Deklaro pri edziĝo. Delogi ies edzinon. Detrui nian ĝisnunan harmonion. Divorco. Doni al iu sian filinon kiel edzinon. Doto. Edza potenco. Edzece feliĉa. Edziga promeso, formulo, ringo, ceremonio. Edzigi sian filon al riĉa fraŭlino. Edzinigi. Edziniĝi. Edziĝa soleno. Edziĝfesta procesio. Edziĝi. Edziĝo estas loterio. Edziĝo pro (el) inklino, amo, mono, intereso, laŭ koro. Edziĝopova, edziniĝmatura knabino. Edziĝvojaĝo. Edzo kaj edzino estas nur unu. Eksedziĝi kun (je, disde) iu. Eksterleĝecaj amrilatoj. Esti kaptita en adulto. Estu mia advokato antaŭ mia patrino. Fianĉiĝis, por ĉiam ligiĝis. Fianĉiĝo ne estas edziĝo. Forregali svatiĝanton. Fraŭline maljuniĝi. Fraŭlo ĝisosta, ŝtoniĝinta, "olda". Furiozas la ĵaluzo de la edzo. Haremo. Hejme la virino sinjoras, mastras (sed ankaŭ mastrumas). Ili geedziĝis kaj ili kunvivis feliĉa] por ĉiam (fino de fabeloj). Ili geedziĝis sekrete. Impostoj sur la fraŭloj. Interkonfesia edzeco. ĵaluza' kiel tigro. Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne agas malfidele. Kial enbrakigi (enbrakumi) virinon ne apartenan al vi ?. Kial venis al li en la kapon esti ĵaluza pri sia edzino ?. Kiel edzinon, si konis sin al li. kokri iun. Kokrita edzo. Konduki lin je la nazo. Konkub(in)o. Kornulo. Kreskigi kornojn al iu. Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola. La edzino faris scenon (= akrajn riproĉojn) al la edzo. La edzo estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun lia edzino. La katolika eklezio ne agnoskas divorcon. Li edzinigis ŝin al si kontraŭ la volo de ŝia patro. Li estas sub 1a ŝuo de sia edzino. Li sentis veran kulton por sia edzino. Liberigi min de edzino, kiu min malhonoras. Ligita por la vivo. Malalte edziniĝi. Mezalianco (misedziĝo). Miela tempo. Ne deziru la edzinon de via proksimulo. Ne ŝovu vin inter edzo kaj edzino. Novedz(in)o. Nupta jubileo. Nupto. Ora edziĝo (post 50 jaroj). Perfidi la edzinon. Peti pri la mano de iu (proponi edzinigon). Poligamio. Postulema virino. Preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol li. Pri nenio oni povas ĵuri. Procezo pro eksedziĝo. Provedziĝo. Publikigi edziĝanoncon. Rapida edziĝo, porĉiama kateniĝo. Redakti oficialan akton. Repudio. Rigardu la patrinon antaŭ ol svatiĝi pri la filino. Se vi volas filinon, flatu la patrinon. Senedzinulo. Separo. Serĉi plezuron ĉe fremda virino. Si ne estis sufiĉe bona aktorino, por konvinki la edzon pri sia fideleco. Stato de virino. Submetiĝo, senfina cedado al la edzino. Surprizi sian edzinon en la brakoj de ŝia amanto. Svatagentejo. Svati. Ŝi atendis bonan partion por sia filino. Ŝia edzo ne estas sur ŝia nivelo. Tio estas kazo de eksedziĝo. Tiu edzo estas vera perlo. Verda de ĵaluzo. Virta, senriproĉa edzino. Vivi en humila submetiĝo al la kapricoj de la edzino.


ami.