SUGesperi

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

esperi

REVO: esperi


Ĉerpi esperon el io. Diri adiaŭ al siaj lastaj esperoj. Enfali en malesperon. esperantismo. esperantisto. Estas nenia motivo por malesperi. Esti trompita en siaj esperoj. Estingiĝis ŝia lasta espero. Fajrero da espero. Gardi esperon. Kie estas sufero, tie ankaŭ estas espero. La espero cedis lokon al plena, disreviĝo. La sep ĉefaj virtoj estas kvar naturaj (justeco, saĝo, modereco kaj kuraĝo) kaj la tri teologiaj (kredo, espero kaj karitato). La sola filo, ilia espero por la estonteco. Li melankolie rigardis la ruiniĝon de siaj lastaj esperoj. Li ne esperu pardonon. Lia espero montriĝis trompa. Liaj esperoj disfalis, forfalis en la abismon. Luliĝi en la espero. Maldolĉa sento de neplenumita espero. Meza espero de vivo. mi esperas ke. Mi esperas, ke mi min helpos. Mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo. Mia plano estas tia, ke mi esperas, ke ĝi bone fruktos. Multesperiga infano. Ne perdu la esperon. Ni ne devas malesperi pri la homaro. Niaj esperoj falis en abismon. Nur la espero tenas lin vivanta. Nutri, dorloti, flegi (belan) esperon. Pala lumradio, lumstrio de espero. Prikalkuli la esperatan enspezon. Realigi, plenumi la esperojn sur lin metitajn. Rezigni pri ĉiuj esperoj. Tio (= helpo) estis pli ol mi kuraĝis esperi. Vana, detruita, neplenumita, iluzia, efemera, kaduka espero.


admoni. agi. ami. deziri. infano. jaro. justico. labori. lerni. montri. pardoni. pensi. preferi. religio. riproĉi. saluti. tempo. tribunalo. vivi. voli.