SUGfacila

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

facila

REVO: facila


Al homo pekinta senintence Dio facile pardonas. Amasiĝas obstakloj, baroj, malfacilaĵoj. Bonfaron oni facile forgesas. Brogi kokidon (por pli facile ĝin senplumigi). Ĉiu komenco estas malfacila. Delikata, transversa deklivo ( altigo de la pavimo por faciligi la venkon super la centrifuga forto). Ekspliki tekston malfacilan, ekstemporale. Elekti la pli facilan parton, flankon de la laboro. En akvo malklara oni fiŝon kaptas facile (profiti el senorda situacio). Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudriio, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. facilanima. facile komprenebla. facile. Farigi per sia frato sian malfacilan laboron. Feliĉo pura, perfekta, nemiksita, sennuba, ekstaza, perdita, facile atingebla. Instruistoj povos facile ĉerpi la vortojn apartenantaj al iu temo priparolota. Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas. Komasacio (regrupigo de parceloj por faciligi la kultivadon per meĥanikaj rimedoj). Kritiki estas facile, fari malfacile. La afero prezentas malfacilaĵojn, kelkajn avantaĝojn. La skulptado el porfiro estas plej malfacila. La ŝipo estis lulata de facilaj ondoj, trenante post si longan ŝaŭman postsignon. Lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. mal'facila. Marŝi per (kun) piedoj nudaj, firmaj, facilaj, rapidaj, hezitaj, malcertaj, mezuraj. Mi facile malvarmumas. Mi facile ricevas Polan Radion Varsovio ([[1]].). ne faciluza. Oni ne facile forgesas sian unuan amon. Pli facile estas ordoni, ol oron doni. Plori al ŝi (estas) pli facile ol nubo pluvi. Preni la bovon per la kornoj (= iri rekte al la malfacilaĵoj). Preni sur sin la malfacilan taskon aranĝi kongreson. Tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj. Trejnita orelo facile distingas la sonojn. Triumfi super ĉiuj obstakloj, malfacilaĵoj. Vendado de artikio estas facila, malfacila, delikata, profitdona.


agi. ami. aranĝi. atingi. certa. ebl. fari. feliĉa. ĝentila. komplika. kompreni. kvalito. lerni. lingvo. ludi. muziko. simpla. studi. taŭga. uzi. valoro.