SUGkomparoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

KOMPAROJ

Alta kiel cedro. Amara kiel galo, aloo, genciano, kakao. Barakti kiel fiŝo ekster akvo. Bela kiel anĝelo. Ĉasta kiel glacio. Certa kiel duoble du var. Danci kiel kato ĉirkaŭ la poto. Diferenco kiel inter tero kaj ĉielo. Drinki kiel truo, spongo, funelo. Ekscitiĝi kiel bolanta lakto. Esti kiel fiŝo en akvo. Esti por iu kiel patrino. Fali ĉiam plandalsube kiel kato. Fiera kiel pavo, Hispano. Gapi kiel bovido. Gardi iun kiel la pupilon de sia okulo. Helpos kiel hirudo al mortinto. Iri kiel anaro da ŝafoj post kriemuloj. Iri kiel la vento. Iri kiel ŝafoj de Panurgo. Jaluza kiel tigro. Kaprica kiel aprilo. Klara kiel kelo nokte. Konduki iun kiel ŝafidon al la buĉo. Kreski kiel fungo post la pluvo. Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. Kuri kiel rabia. Libera kiel birdo aera. Malaperi kiel malbona sonĝo. Maldika kiel haro. Malgrasa kiel skeleto, kiel balailtenilo. Malriĉa kiel muso preĝeja. Malsaĝa kiel ŝtipo. Manĝi tiom kiel birdeto. Marŝi kiel procesio. Mensogi kiel kalendaro, gazeto, funebra parolado. Milda kiel ŝafido. Modesta kiel violeto. Mutega kiel la steloj. Nigra kiel korvo, inko. Obstina kiel kapro. Okuloj bluaj kiel ĉielo. Oni konas lin kiel blankan lupon. Premataj kiel sardeloj en barelo. Pura kiel vango de virgin' amata (= virgulino). Ridi kiel kreteno. Rigardi stulte kiel ŝafo. Ronda kiel la suno. Ruza kiel lupo. Salti lerte, gracie kiel urso ebria. Sama kiel la mia - tute malsama ol la mia. Sekura kiel sub hunda gardo. Soni kiel malplena barelo. Stulta kiel ŝtipo, azeno, ansero, kaprino, kukurbo, napo, melono. Talio kiel vespo. Tiel densa kiel rafanetoj en fasko. Tiel simila unu al la alia kiel du gutoj da roso, akvo. Tio konvenas kiel botoj sur manĝotabloj. Tio trafis min kiel tondro. Tremi kiel aŭtuna folio. Vigla kiel lacerto. Vivi kiel hundo kaj kato. Vivi kiel kuko en butero. Vivi sur tero kiel en infero.