SUGkontraŭ

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

kontraŭ

PMEG: kontraŭ
REVO: kontraŭ


  • Akumuli pruvojn kontraŭ la akuzito.
  • Alarmi la trupojn kontraŭ aeratakoj.
  • Ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ mi.
  • Aranĝi kontraŭ iu aŭ io la konspiron de silento.
  • Asekuri sian domon kontraŭ incendio.
  • Baloti por, kontraŭ la leĝpropono.
  • Barakti kontraŭ la morto.
  • Batali kontraŭ ventmuelejoj.
  • Deklari sin kontraŭ la propono.
  • Diskuti la "por" kaj la "kontraŭ".
  • Frapi per la kapo kontraŭ la muro.
  • Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
  • Kuracilo kontraŭ febro.
  • Li edzinigis ŝin al si kontraŭ la volo de ŝia patro.
  • Lukti kontraŭ dormo.
  • Naĝi kontraŭ la fluo.
  • Ne karesi la katojn kuspe, kontraŭ la haroj.
  • nediskutebla, nekontraŭdirebla.
  • Nepacigebla, fanatika opoziciulo, persista kontraŭulo.
  • Serumo imunigas kontraŭ.
  • Sola kontraŭ ĉiuj.
  • Veladi ĉe la vento, kontraŭ la vento, antaŭ la vento.

  • anstataŭ.
  • antaŭ.
  • kompari.
  • malhelpi.
  • por.
  • prepozicio.
  • spite.

amiko. armeo. batali. diri. diskuti. ĵeti. koleri. kritiki. malamiko. militaferoj. militi. opinii.