SUGletero

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

letero

REVO: letero


Adresato. Afranki per memorfesta poŝtmarko. Akceptu mian plej koran dankon. Akurata respondo. Anticipaj(n) dankoj(n). Atendante vian respondon, mi restas altestime via. Atesti la subskribon de iu. Avizi pri ricevo de registrita letero. Bileto (ama). Bombardi iun per leteroj. Cirkulero. Ĉenletero. Direkti leteron al iu. Elkovertigi leteron. Falsi ies subskribon (signaturo). Familiara stilo. Filatelisto. Kia estas la afranko por tiu presaĵo ?. Kopio konforma al la originalo. Koverto. Kun profunda estimo. La korespondo kun soldatoj estas senafranka. Legi inter la linioj. Letero adresita al X zorge de S-ro Y. Letero aŭtenta, anonima, kondolenca, kompromita, registrita, nefermita (= publika al), neta (malneto), ne sufiĉe afrankita. Letero sendita el tre malproksime, aerpoŝte ; alveninta ĝustatempe. Letero skribita kun "hasto". Letero(j)n respondi, dati, tajpi, poŝti, sendi, registri, deĉifri, ĉifi, bruligi, ĵeti en la paperkorbon. Li ĉiam estas akurata kun siaj respondoj. Malkonfesi sian subskribon. Maltrankvile atendi respondon. Mi estas tutkore via. Mi legis vian leteron kun aparta intereso. Mi nenion aŭdis de vi. Mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol vi. Mi sendas al vi miajn sincerajn bondezirojn, kondolencojn. Mi sendas ĉi-ene poemon. Mi volis siatempe respondi al vi. Ne forgesu dati viajn leterojn. Ne trovi eĉ unu minuton por la kuranta korespondo. Neglekti sian korespondaĵon. Poŝtrestante. Punpago por ne sufiĉa afranko. Respondkupono. Respondu per revenanta poŝto (revenpoŝte). Ricevatesto. Senatende respondi. Simpatie via. Skribi sub ies diktado. Stampi sian adreson, la nomon de la sendinto sur la koverto. Subskribo aŭtentika (= aŭtenta). Via Letero kruciĝis kun la mia.


telefono telegramo