SUGpaco

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

paco

REVO: paco


Agnoski rajton de popolo al memdispono. Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion. Armita paco. Bufroŝtato. Demarkacio. Eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito. En la mondon venis nova sento. Enterigi tomahokon. Fari pacon. Firme starigi, konservi, rompi pacon. Ĝenerala konferenco por malarmado. Ili forĝos el siaj glavoj plugilojn. Inokuli en ies animo abomenon al la milito. Kiu kaptas glavon pereos per ĝlavo. Kiu nacio konsentos malarmi sen ia garantio ?. Konkurado de armado ( vetarmado). Kontrakti traktaton. La absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas. La kolombo de paco. La paca kunekzistado de kapitalismo kaj komunismo. La problemo pri malarmado, pri internacia limigo de la armadoj. Mi venis por enkonduki ne pacon sed glavon. Neperforto. Ni ne devas malesperi pri la homaro. Paca kontrakto. Pacifismo. Post la fino de milito kunvenas la diplomatoj. Provi ekstermi la radikojn, de la milito. Sur la tero se azenoj ne amasus, la milit' ne okazus (Kalocsay). Tiu ĉi kondiĉo ne estis vortigita en la kontrakto. Venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ la aliaj.


militi