SUGpli
El UEA-vikio
pli
- Afabla vorto pli efikas ol forto.
- Amiko kara, sed mi mem pli kara.
- Atendi ĝis venos tempo pli oportuna.
- Bonaj ekzemploj pli forte influas ol admonoj.
- Brogi kokidon (por pli facile ĝin senplumigi).
- Cambro duoble pli longa ol larĝa.
- Disbuki zonon pli vaste.
- Duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.
- El du malbonoj pli malgrandan elektu.
- Elekti la pli facilan parton, flankon de la laboro.
- En politikaj aferoj pli ofte sukcesas intrigoj ol meritoj..
- Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudriio, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
- Esti je unu jaro pli juna ol iu.
- Esti pli blanka ol neĝo.
- Formorti, dormi kaj nenion pli.
- Havi la okulojn pli grandajn ol la ventro.
- Havi panoraman vidon de la regiono, ĝis vidlimo, ĝis kie la rigardo atingas, povas atingi ; pli malproksime ol oni povas atingi per la rigardo.
- Ili produktas 30 pliajn pocentojn.
- Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
- ju pli da frenezuloj, des pli da amuzoj.
- Ju pli frue, des pli certe.
- Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
- Ju pli oni babilas des pli oni malutilas.
- Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
- Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
- La absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas.
- La admono de la juĝisto al la kondamnito por pli bona konduto.
- La afero estas pli komplika, ol ke oni povus ĝin aranĝi per.
- La antaŭa semajno estis pli belvetera ol la nuna.
- La impulso estis pli forta ol lia volo.
- La kvalito estas pli grava ol la kvanto.
- La malplimultoj estas apenaŭ talerataj fremduloj.
- La ovoj, ju pli longe estas kuiritaj, fariĝas des pli malmolaj (mole, malmole kuirita ovo).
- La perpendikularo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj kondukitaj el la sama punkto ĝis la sama rekto.
- Li estas oratoro pli el naturo ol el arto.
- Li havis bonan porvivaĵon, eĉ iom pli.
- Li ne vivos pli ol unu tagon.
- Li ricevis pli ol kiom lia porĉio.
- Lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura.
- Malsaĝa amiko estas pli danĝera ol malamiko.
- Mi konas vin pli bone, ol vi mem konas vin.
- Mi volas pezi malpli.
- Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi.
- Mono havata estas pli grava ol mono havita.
- Morti de envio (ĉar) : ju pli da havo, des pli da pravo.
- Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope.
- ne pli alta ol averaĝo.
- ne pli alta ol boto.
- Ne pli ofte ol, unu fojon en kvin jaroj.
- Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco.
- nenio pli, senplie.
- Ni pli aŭ malpli frue venkos.
- Palpebroj pli kaj pli pezas.
- Pli akrigi la disputon.
- Pli bona kuracilo estas la tempo.
- Pli bone ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
- Pli bone estas enviigi ol kompatigi.
- Pli bone estus al li ne veni en la mondon; se li neniam estus naskita.
- Pli bone fleksiĝi ol rompiĝi.
- Pli bone malfrue ol neniam.
- Pli bone pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
- Pli bone silenti ol diri stultaĵojn.
- Pli da bruo ol da faro.
- Pli da okuloj, pli da certeco.
- Pli facile estas ordoni, ol oron doni.
- Pli ol certe.
- Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
- Pli zorgas unu patrino pri dek infano], ol dek infanoj por unu patrino.
- Plori al ŝi (estas) pli facile ol nubo pluvi.
- Post la diskuto, la opinioj ankoraŭ pli diverĝis.
- Preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol li.
- Pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize.
- Rigardi la aferon kun pli kompata okulo.
- Skribi sub pli-malpli sincera masko.
- Strebi, aspiri al grandaj faroj, pli altaj celoj.
- streĉi ankoraŭ pli la impostan ŝraŭbon.
- Stultulo trovas ĉiam pli grandan stultulon, kiu lin admiras.
- Suprenfaldi sian jupon (por pli bone kuri).
- Ŝi estas virino pli malfeliĉa, ol kiom mi opiniis.
- Taksi iun pli alte, ol kiom li meritas.
- Tio (= helpo) estis pli ol mi kuraĝis esperi.
- Tio estas mil fojojn pli bona.
- Tio instruos al li pli da modesteco.
- Troviĝi en prema, ekstrema situacio, sen eliro, pli kaj pli neelportebla.
- Veturi trioble pli malrapide.
- Vi estas certe je duono de kapo pli alta ol mi.
- Zorgu pri vi kaj nenion pli.
- absoluta plimulto. La vivtenaj kostoj plialtiĝis. nek pli, nek malpli. pli fajna. Pli ol bela : belega. plian fojon. plidaŭrigo. Plifruigi ies morton. pligraviĝi, plikariĝi, plikostiĝi. plilongigo. plipagi. Submeti sin al la plimulto.
- adicio, aldoni, aldoniĝi, almeti, duobligi, kromaldoni, multigi, pli multe da, pliigi, plimultiĝi.
- adjunkte donin adunktigi, aldiri, aneksi, asistigi, hisi, kompletigi, suplementi, supreniri, ŝveli.
- ampleksigi, kreskigi, plenigi, plifortigi, plifortikigi, pligrandiĝi, plivastigi.
- amplifi. amplifikatoro. amplifiki. laŭtigi la voĉon plialtigi.
- amplitudo.
- aukcie (per plidono)
- Duplikato de naskiĝatesto.
- kompleta
- La multiplika tabelo. polinoma multipliko.