SUGplori

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

plori

REVO: plori


El ŝiaj okuloj perlas malrapide larmoj. Estas tempo por plori kaj tempo por ridi. Esti plorema, plorinklina. Forviŝi larmojn. Havi ploreman humoron. Larmi senŝeligante cepojn. Larmiga gaso, obuso. Larmodukto. Larmoj grandaj, pezaj, varmegaj. Larmoj ne pruvas. Larmoj vualis liajn okulojn, banis siajn vangojn. Li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras. Li ne scias, ĉu plori aŭ ridi. Ne povi sin deteni de plorado. Nenies okuloj restis sekaj. Okuloj ruĝaj de plorado. Okuloj vualataj de larma nebulo, vangoj banataj de larmoj. Plori al ŝi (estas) pli facile ol nubo pluvi. Plori nevidate per sangaj, pezaj larmoj. Ploro amara, dolorega, maldolĉa. Preta ekplori. Torento da larmoj. Transiri de rido al larmoj. Verŝi, elverŝi larmegojn ; (larmoj de krokodilo) kvazaŭ per riveroj, pro la morto de infano. Virina larmo estas ruza armo. Viŝi al si larmojn el okuloj.


malfeliĉa. ridi.