SUGvivi

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

vivi

REVO: vivi


Afero, demando pri vivo aŭ morto. Aŭskulti la instruojn de la vivo. Dediĉi sian vivon al. Esti plena de vivo. Fari ies vivon peza. Forlasi la mondon de la vivantoj. Instinkto de memkonservado. Kiu vivos, tiu vidos. La alia vivo. La batalo pro la ekzistado. La plejmulto el ni ne ĝisvivos tiun momenton. La supervivo de la plej taŭgaj. La vivo estas tro valora, ke oni perdu ĝin en disputaĉoj. La vivtenaj kostoj plialtiĝis. Li ne kuŝas sur lito el rozoj. Li ne vivos pli ol unu tagon. Lukto por la vivo. Meza espero de vivo. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon. Ni,uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. Oferi sian vivon al la scienco. Pagi per la vivo. Perdi la vivon. Por mi komenciĝis nova vivo. Rakonti sian vivon. Reveni al la vivo. Sprucas la vivo. Stari, esti ĉe la aŭroro, en la mezo, ĉe la vespero (la krepusko) de sia vivo. Statistiko pri la meza vivdaŭro de viroj kaj virinoj. Ŝiri la rozojn de la vivo. Ŝuldi sian vivon al iu (savinto). Tia estas la vivo. Tio kostis al li la vivon. Trabati sin en la vivo. Vidi la vivon kun rozaj koloroj. Vive aŭ morte. Vivi : harmonie inter si ; kun iu en granda amikeco; kun iu kiel kato kaj hundo. Vivi duoblan vivon (kun du nomoj ktp), laŭ siaj principoj ; laŭ sia naturo ; en libera aero. Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita, kiel kuko en butero. Vivi izole de la mondo, iele trapele (= hazarde, kiel oni estas trapelata). Vivi longe, mizere, pensie, emerite, sate, larĝe kaj lukse, laŭtage (= per sistemo de "el mano al buŝo", sen ŝparoj). Vivi per mizera vivo. Vivi sola, kun neleĝa edzino, sub reĝo, en respubliko. Vivo pendas sur unu fadeno. Vivo vegetala, animala ; intelekta, morala, privata, publika, pia, familia, intima, idilia, skandala, agoplena, sencela.


morti.