Samarkando estas la patrino de la mondo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

26-a de aŭgusto 2020

INTERVJUO

Por komenci, mi sciigu la legantojn, ke en 2014 – sub la aŭspicioj de la Samara Ŝtata Akademio de Kulturo kaj Artoj kaj la Samara Societo por Kulturaj Studoj – ni publikigis la libron Малая энциклопедия зарубежной Самаркандианы: Культура, объединяющая мир (Konciza enciklopedio de eksterlanda Samarkandiana: Kulturo unuiganta la mondon) kun resumo en dek lingvoj, inkluzive Esperanton.


La publikigo de ĉi tiu libro pri Samarkandiana estis bone ricevita en la kulturaj komunumoj de Uzbekio kaj Rusio, kaj tio instigis nin komenci laboron pri la dua ĝisdatigita kaj pliampleksigita eldono kaj pri novaj projektoj ligitaj al ĝi.


Unu el ĉi tiuj projektoj estas la serio La personoj de „Samarkandiana”. Ĝin komencis intervjuoj kun la franca verkisto, honora civitano de Samarkando, Amin Maalouf, la hispana teatro Samarkanda, la israela arkitekto Zvi Hecker kaj la itala kantisto kaj komponisto Roberto Vecchioni.


Nia kunparolanto hodiaŭ estas Peter Frankopan, brita historiisto, profesoro de la Oksforda Universitato, aŭtoro de la internacia furorlibro The Silk Roads: A New History of the World (La Silkaj Vojoj: Nova historio de la mondo). Notindas, ke Peter Frankopan kelkfoje partoprenis la internaciajn letertagojn Vorto pri Samarkando kaj Saluton, Naŭruzo!, kiujn ni organizas ĉiujare. Ni petis profesoron Frankopan respondi al niaj demandoj kaj dividi kun ni siajn pensojn pri la Granda Silka Vojo kaj Samarkando.



MONATO: Kial la Granda Silka Vojo fariĝis la ĉefa temo de via esplorado?

Frankopan: Mi ĉiam interesiĝis pri historio. Eĉ kiel juna knabo, mi ŝatis informiĝi pri aliaj partoj de la mondo, pri grandaj figuroj kaj pri gravaj eventoj okazantaj en landoj malproksimaj. Kiam mi fariĝis pli aĝa, mi iĝis aparte interesata pri provado vidi, kiel ĉiuj pecoj de la puzlo trafe kunmetiĝas unu kun la alia. Mi laboras pri interŝanĝoj kaj interligoj. Do, al mi ne estis malfacile trovi en la Silkaj Vojoj tion, pri kio mi esploris.


MONATO: Kiun difinon de la Granda Silka Vojo vi preferas?

Frankopan: Mi ne tro okupiĝas pri difinoj. Etikedoj povas esti helpaj kaj malhelpaj.

Ekzemple, kion fakte signifas Centra Azio? Aŭ Eŭropo? Ĉu tiuj ĉi terminoj devas havi geografian signifon? Ĉu ili diras ion pri la loĝantaroj? Do mi agnoskas, ke nomoj kaj etikedoj estas helpaj kiel elirpunktoj. Sed mi ne tro streĉiĝas, provante difini ilin. Mi pensas, ke estas multe pli interesaj kaj gravaj demandoj por respondi. Do, se diri malkaŝe, al mi la Silkaj Vojoj (cetere, mi ĉiam uzas pluralon, sekvante la scienculon, kiu unue proponis tiun ĉi nomon) simple klarigas la ligojn, kiuj kunligas homojn, lokojn kaj tempoperiodojn. Kaj dume ili ebligas komerci kaj interŝanĝi varojn.


MONATO: Ĉu oni povas paroli pri aparta kulturo de la Silka Vojo?

Frankopan: Mi tute ne havas ajnan problemon, kiam aliaj homoj decidas, pri kio ili ŝatus paroli aŭ kion priskribi. Sed se ni volas pensi pri la Silkaj Vojoj tiel larĝe, kiel mi pensas plej utile, tiam ni ne parolas nur pri kulturo. Ni parolas ankaŭ pri abstraktaj interŝanĝoj, pri mensmalfermiteco kaj fermiteco, pri preteco kaj kapablo aŭskulti, lerni, prunti kaj paroli. Tio indikas al mi pri pli profundaj tutmondaj spertoj ol tiuj unikaj al la Silkaj Vojoj. Sed certe estas vero, ke en la pasinteco toleremo, plurismo kaj malfermiteco estis karakterizaĵoj de tiuj, kiuj vivis en la koro de la mondo. Tio veras hodiaŭ en multaj vilaĝoj, urboj kaj hejmoj. Mi ne certas, ke oni povas aserti tion en ĉiuj okazoj, kiam temas pri la registaroj de multaj el la ŝtatoj nuntempe kuŝantaj sur la spino de Azio.


MONATO: Kiujn historiajn lecionojn la Granda Silka Vojo liveras por la nuntempo kaj estonteco de la mondo?

Frankopan: Nu, ĝi povas instrui iujn, multajn kaj neniujn lecionojn. Ĉio dependas de tio, kion volas vidi tiuj, kiuj rigardas la pasintecon. Se oni studas la Silkajn Vojojn, fariĝas klare, ke plibonigoj de ligoj, investado en infrastrukturon kaj ne nur kunlaboro kun najbaroj, sed ankaŭ tolerado de diferencoj estas kelkaj el la lecionoj.

Sed krome estas la problemoj de malegaleco, de manko de respondeco, de koruptado kaj neefika funkciado kaj de malbona decidado dum la pasintaj jarcentoj, kiuj povas kaj devas ankaŭ esti studataj. Sed por mi, la plej grava historia leciono estas la bezono adaptiĝi al ŝanĝiĝanta mondo – kaj la sekvoj de malsukceso fari tion.


MONATO: Samarkandon oni nomas la „koro” de la Granda Silka Vojo. Ĉu vi konsentas pri tiu ĉi aserto?

Frankopan: Mi pensas, ke estas juste, ke kiam la plimulto de la homoj pensas pri la Silkaj Vojoj aŭ pri la „Granda Silka Vojo”, Samarkando estas la plej unua loko, pri kiu ili pensas. Tio diras multon pri la urbo, ĝia historio kaj la loko, kiun ĝi okupas en la publika opinio.


MONATO: Kiun lokon okupas Samarkando en via libro?

Frankopan: Estas grave rigardi, kio okazas en urboj kaj urbetoj, ĉar iliaj kreskoj kaj faloj povas diri al ni multon pri tio, kio okazis en specifa periodo. Kompreneble tiuj, kiuj vivas en urboj, kutime postlasas bonajn skribajn registraĵojn, ĉu kiel administrajn kaj registarajn dokumentojn, ĉu ĉar scienculoj kaj verkistoj emas vivi en komunumoj – ili do povas dividi ideojn inter si. Do, Samarkando, ĝiaj konstruaĵoj, ĝia historio kaj ĝiaj loĝantoj estas inter la plej gravaj ne nur por skribi pri la historio de Centra Azio, sed por skribi pri historio ĝenerale.


MONATO: En kiujn lingvojn ĝis nun estas tradukita via libro?

Frankopan: Mia libro nun haveblas en 30 lingvoj. Tio estas vere miriga.


MONATO: Ĉu vi vizitis Samarkandon? Se jes, kiam? Kaj kiaj estis viaj impresoj?

Frankopan: Jes, mi vizitis la urbon; ĝi estas magia urbo. Mia lasta vizito estis antaŭ pli ol dek jaroj. Do, mi devas reveni!


MONATO: Kion signifas por vi Samarkando?

Frankopan: Laŭ mi, ĝi estas la patrino de la mondo. Ĝi estas unu el la grandaj vojkruciĝoj en la homa historio – kun la flustroj de konkerantoj, scienculoj, artistoj kaj komercistoj. Mi amas urbojn kaj precipe la sukcesajn. Kaj Samarkando estas unu el la plej sukcesaj urboj de ĉiuj tempoj.


MONATO: Ĉu vi bonvolus prezenti al niaj legantoj vian novan libron?

Foto Anatolij Ionesov.jpg

Frankopan: Ĉi tiu nova libro estas longa eseo, kiu povus esti ĝisdatigita fina ĉapitro de mia antaŭa libro. Multo okazis en la mondo dum la lastaj kelkaj jaroj, kaj mi pensis, ke estos utile pli enfokusigi iujn aspektojn kaj klarigi aferojn kiel la iniciato Unu zono kaj unu vojo, la nuna situacio en Usono kaj Eŭropo – ankaŭ tio, kio okazas en Centra Azio en maniero, kiu klarigas, kial ili estas tiel gravaj.



Fonto: (eo) Anatolij Ionesov, korespondanto de MONATO en Samarkando, Uzbekio, Samarkando estas la patrino de la mondo Monato (2020-07-07)