Senegalo: SEA : la landa Esperanto-instanco
8-a de majo 2021
Komence de la jaro SEA ricevis salutmesaĝon de Ukrainia Esperanto-Asocio pere de Larissa, la edzino de Assane Faye. Plu okazis tra la jaro niaj tradiciaj kunvenoj, dum kiuj estiĝis instruado kaj grupa lernado pri Esperanto.
Kvankam en la jaro 2019 ni ne regule kunvenis, du el niaj membroj komencis studi perkoresponde porinstruistan
programon de ILEI kaj Edukado.net. Bedaŭrinde la gvidantoj de tiu programo decidis ĉesigi ilian progreson, ĉar
ilia laborritmo ne taŭgis. Tamen tiuj gvidantoj estas serĉantaj solvon por ebligi al niaj du membroj repreni
siajn studojn.
Junie, la ukraina e-isto Igor Galaychuk kun sia edzino vizite interkonatiĝis kun du el niaj membroj.
Ankaŭ dum sia porstuda vojaĝo al Senegalo la togolanda esperantisto Kossi Gadoufia Edah vizitis surloke kelkajn membrojn de SEA en Rufisko.
SEA krome iniciatis paroli pri Esperanto al respondeculoj de kelkaj lernejoj por ebla
enkonduko de Esperanto-instruado en tiuj lernejoj; ankoraŭ ne estas favora respondo, sed ni pluigas tiun klopodon.
Senegalo gastigos la 8-an Afrikan Kongreson en la jaro 2022 laŭ https://www.esperanto-afriko.org/aktuale.htm.
Verkis: Lafi Charles Diatta kaj Assane Faye
Fonto: 2020 : libreto pri la Afrika Tago : SEA, la landa Esperanto-instanco en Senegalo (p16)