Senegalo invitas vin jarfine 2022

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

10-a de decembro 2021

Post estingiĝo de la flamo de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Burundo antaŭ preskaŭ du jaroj, venis nun la momento ekflamigi tiun de la 8-a, kies gastiganta lando estas Senegalo. Kontaktoj, laboroj estas diligente farataj por pretigi bonan renkontiĝon.


AKE8-Senegalo-Tieso.jpg

La Afrika Komisiono kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) invitas vin – kara samideano, kara esperantisto de ajna lando, karaj amikoj kaj amikinoj de Afriko, vin ĉiujn, kiuj pensas, ke ankoraŭ havas sencon kunveni kiel homoj kun homoj en la nuna mondo de multaj problemoj – por veni al la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE). Tiu ĉi kongreso disvolviĝos de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022 en Tieso, Senegalo.


La kongresa urbo staras oriente de la ĉefurbo Dakaro kaj tie prepariĝas por vi ĝoj- kaj ĝuoplena semajno. Bonvolu ne preterlasi tiun ŝancon viziti Senegalon! Venante al la kongreso, vi helpos per via ĉeesto surloke montri la diversecon de nia E-movado, kie ĉiu homo povas senti sin sekura en siaj loka kaj persona identecoj, kie ĉiuj hejmiĝas lingvegalece.


Dum la kongresa periodo vi povas malkovri multon, lerni, renkonti ekkonitajn amikojn, amikiĝi kun novaj personoj, amuziĝi. Vi povas ankaŭ sperti la gastamon de lokuloj, la ĉarman belecon de la lando tra komunaj ekskursoj, kiujn ni aranĝos, kaj krome provi tipe lokajn kuirartaĵojn kiel Tiebudien, Jasa kokaĵo ktp.

Mallonge, venante al la kongreso, vi ne enuos.

La organizantoj esperas partoprenon aŭ subtenan aliĝon al la kongreso de multegaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Bonvolu jam nun plani vian vojaĝon al la 8-a AKE. Tieso ĝojas bonvenigi vin ĉiujn por spertigi vin pri aspektoj de la bunteco kaj riĉeco de la tero Teranga, la hejmo de gravaj personoj kiel Cheikh Anta Diop!

Vi povas per la reta aliĝilo jam enskribiĝi por partopreni la kongreson jarfine 2022 ĉe: afrika.esperantujo.io/8-ake/aligilo


Vi povas per mondonaco al la konto Afriko de UEA kontribui al la sukceso de la 8-a AKE. La donacoj estos uzitaj por:

a) subvencii la partoprenon al la kongreso de afrikaj gejunuloj, kiuj aktivas por Esperanto, tamen ne havas la monrimedojn, ĉeesti ĝin,
b) pagi kompetentulojn por instrui pri konkretaj temoj, ekzemple, redaktado de vikipedio kaj
c) subteni kapabligan agadon de Senegala Esperanto-Asocio.

  Pliaj informoj ĉe: ake-8-organizantoj@googlegroups.com



Fonto: (eo) LKK Senegalo invitas vin jarfine 2022, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 44, p6) (2021-10)


Ligiloj