Skype

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Perreta telefonado

Kio estas Skype ?

Skajpo (angle: Skype) estas softvaro, kiu al vi ebligas senpagajn alvokojn, inter via komputilo kaj aliaj komputiloj tra la tuta mondo. Ĝi nuntempe funkcias per Vindozo, Linukso, Makintoŝo, aŭ PDA.

- senpaga, softvaro en ESPERANTO.

- tre rapida kaj facila instalado.

- ĝia sonkvalito estas multe pli bona ol ĉiuj aliaj aktualaj voĉaj komunikiloj.

- ĝi permesas al 5 uzantoj samtempe interparoli. Por paroli al pli granda grupo preferu nian Voĉan Babilejon http://www.uea.org/vikio/Babilejoj_En_Esperanto

- ĝi ebligas alvokoj al normalaj telefonoj je 10-oble malalta kosto.

- ĝi akceptas videon (provizora versio, nur Vindozo XP aŭ 2003). http://www.vskype.com

Detalaj informoj en Esperanto pri la instalado de la programo ĉe == Skajpo Instalado == aŭ en la angla http://www.skype.com

Ne forgesu mencii la lingvon "Esperanto" kiel uzata lingvo, kaj la landon kie vi loĝas. La aliaj informoj (krom la retadreso, mi pensas) estas nedevigaj.

Se vi uzas daŭran konekton, vi ne devas elspezi ion ajn. Alie vi pagos la normalan lokan konekton al via servilo, sed povos atingi la tutan mondon (almenaŭ tiujn konektitajn). Ĉio cetera estas senpaga. Eble tio ŝanĝos poste. Mi rimarkis nek spamon nek viruson. Do kaptu tuj la okazon eksperimenti.

La programo Skype ebligas afiŝi la liston de Esperantistoj konektitaj. Pli ol 200 personoj registris sin kiel esperantisto.


La mesaĝoj estis tradukitaj en Esperanton en la dosiero /Skype/Phone/esperanto.lang.

Se vi volas plibonigi la tradukon de la mesaĝoj, vidu SKYPEesperanto.lang.


Se vi deziras, vi povas aldoni vian nomon al la listo de Skajpanoj. Legu la Skype-Etikedon antaŭ ol alvoki iun.


Por pliaj informoj, se bezonata kontaktu skajpanoj-owner@yahoogroups.com


2004-08-03 : versio 1.0.0.18  novaj mesaĝoj : 1140 - 1303(partoprenu Al La Plibonigo De La Traduko)
2004-06-21 : versio 0.98.0.28 novaj mesaĝoj : 1040 - 1139
2004-04-20 : versio 0.97.0.40 novaj mesaĝoj : 988 - 1039 
2004.02.27 : versio 0.97.0.6 
2004-02-20 : versio 0.96.0.51 
2004-01-27 : versio 0.96.0.3. 
2003-12-24 : versio 0.95.0.36 lanĉita, tradukilo disponebla.
2003-12-09 : versio 0.95.0.25 estas disponebla.
2003-10-08 : la nuna beta versio estas 0.94. Ĉe mi, la autaŭa ne plu funkciis. Mi devis instali la lastan.