Sud-Koreujo: 53-a Korea Kongreso de Esperanto
10-a de marto 2022
La 53-a Korea Kongreso de Esperanto okazis sub la temo “Planti por Morgaŭo: Strategio por la 2-a Jarcento de KEA kaj KEJ” kun 199 aliĝintoj inkluzive
de 68 samideanoj el 21 eksterlandoj, virtuale per Zoom inter la 8-a kaj 10-a de oktobro, 2021.
La kongreso malfermis sin per ‘Simpozio pri Akademia Atingo kaj Esperanta Agado de la pioniro D. M. Seok’, mondfame konata papiliisto.
En la malfermo d-ro SO Jinsu, prez. de KEA salutis per la vortoj “Ni faru nian belan tagon per konstanta movado kunlabore kun najbaroj”. Kaj permesaĝe aŭ surekrane gratulis la kongreson Duncan Charters (prez. de UEA), Ahmad Reza Mamduhi (prez. de ILEI), Albert Stalin Garrido (vicprez. de TEJO), Nisinaga Atusi (prez. de KAOEM), Fang Zhenghui (vicprez. de ĈEL) kaj Kitagawa Ikuko (prez. de JEI), kio faris la kongreson pli brila.
Poste sinsekvis 4 prelegoj rilataj al la kongresa temo kaj 7 fakaj kunsidoj pri diversaj kampoj, raportoj de KEA-Filioj, kaj kolorriĉaj kulturaj aranĝoj ktp. En la fermo, prez. SO Jinsu kore dankis ĉiujn partoprenantojn, kiuj ĉiam aktivas por nia hela estonto eĉ en la malfacila
situacio de la pandemio, kaj anoncis, ke
- en la urbo Busano en 2022, fizike okazos ‘54-a Korea Kongreso de Esperanto’ (3~6 de nov.),
- paralele kun ‘10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto’ (6~9 de nov.) kaj
- ‘4-a Esperanto-Forumo Inter Ŝanhajo-Seulo’.
Do ĉiuj ŝajnis jam pretaj por la sukcesaj aranĝoj sendanĝere de la kronviruso.
Ligilo
Fonto: (eo) 53a Korea Kongreso de Esperanto KAOEM (2022-01)
- Novaĵoj - 10-a de marto 2022
- Novaĵoj - KEA-KR
- Novaĵoj - KEJ
- Novaĵoj - So Jinsu
- Novaĵoj - Duncan Charters
- Novaĵoj - Ahmad Reza Mamduhi
- Novaĵoj - Albert S. T. GARRIDO
- Novaĵoj - NISINAGA Atusi
- Novaĵoj - Fang Zhenghui
- Novaĵoj - ĈEL
- Novaĵoj - KITAGAWA Ikuko
- Novaĵoj - JEI
- Novaĵoj - 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto
- Novaĵoj - Ŝanhajo