Sud-Koreujo: Diversaj bonaj novaĵoj el Koreio

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

21-a de marto 2021

Situo de Sud-Koreujo ruĝa.ph.png

Jen kelkaj ĝisdatigoj pri la pasinta agado de la korea Esperanto-movado:

La regulaj prelegoj de Seula filio de KEA

La Seula filio de Korea Esperanto-Asocio (KEA) prezentis regulajn prelegojn monate. Ĝis nun, ses eminentuloj prelegis pri diversaj temoj. Je la 2-a de decembro, ekzemple, prelegis d-ro Kim In-hong (Ermito), vicprezidanto de KEA, kun la titolo "Mia vivo en Esperantujo”, kaj sekve okazis je la 9-a de decembro alia prelego de d-ro Chong Won-cho (Puramo), honora prezidanto de KEA, kun la titolo "Puramo kaj Esperanto.”

La 41-a Namkang-a Esperanto-Lernejo

La 41-a Namkang-a Esperanto-Lernejo okazis virtuale per Zoom, kun 105 partoprenantoj, inter la 14-a kaj la 15-a de novembro.

La lernejo sukcesis uzi nur unu ĉambron: ne estis dividitaj la klasoj laŭ lingvokapablo; anstataŭe, la organizantoj aranĝis, ke ĉiu instruanto gvidu sian lecionon po 50 minutojn laŭvice. Tial, partoprenantoj povis ĉeesti ĉiujn kursojn kune. Dek tri kursoj prezentiĝis ĉefe por postbazaj lernantoj en diversaj lernometodoj: konversaciado, tradukado, legado, kantado, ludado, ktp.

Tamen, ĉu la kursaro estis bona nur por la komencantoj?

Ne; ankaŭ por progresantoj la lernejo estis utila aranĝo por gajni bonan ideon pri tio, kiel gvidantoj efike instruas Esperanton. Eĉ en 10-minuta paŭzotempo ekestis diversaj demandoj kaj respondoj, liberaj paroloj, kaj kvizoj pri la Zamenhof-familio.

Nova Estraro de KEJ

Korea Esperanto-Junularo (KEJ) elektis novan estraron, kiu konsistas el prezidanto OH Hee-yeon (Hjon), vicprezidanto Park Sang-hyun (Vito) kaj sekretario Jeong Jae-hyun.

Virtualaj kursoj

Lastatempe, la korea registaro petis, ke oni ne amasiĝu grupe kaj laŭeble restu hejme por eviti la trian “ondon” de la loka kronvirusa krizo. Malgraŭ la duonaj kvarantenaj kondiĉoj, korea Esperantujo eĉ pli vigle aktivis kaj havis pli diversajn renkontiĝojn ol en la tempo antaŭ la pandemio, uzante novajn metodojn, interalie Zoom, Skype, kaj KakaoTalk, korea socia platformo.
Choi Dae-seok (Ŝtonego)

Jen la titoloj de la kursoj:

  • Kurso per La Sankta Biblio (Park Soo-hyean (Elstara))
  • Kurso per la sankta libro de Ŭonbulismo (Choi Dae-seok (Ŝtonego))
  • Kurso por kanto per zomo (Chun Kyung-ok (Amira))
  • Re-rakonti per 80 rakontetoj (interalie Park Yong-sung (Nema)) kaj
  • Kurso por farado frazojn de Esperanto per Skype (Ma Young-tae (Leono)).


Fonto: (eo) Oh Soon-mo (Brila), kun kontribuoj de Jung Yu-ro (Unika) Diversaj bonaj novaĵoj el Koreio KAOEM (januaro 2021)