Suda Kivuo: Uvira kiel fekunda grundo por la verda semo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

8-a de januaro 2021

Situo de Provinco Suda Kivuo.ph.jpg
Situo de Kongo (Kinŝasa) ruĝa.ph.png
En la lastaj jaroj pro la fakto, ke la lokaj e-istoj emas sindoni en la vola laboro por disvastigi Esperanton surloke, la urbo Uvira pli kaj pli fariĝis tre preferata Esperanto-urbeto en la oriento de DR Kongo. Spite de la daŭranta malsekureco en tiu landparto, la esperantistoj de Uvira unuanime, ankaŭ brave dediĉas siajn tempon kaj energion por disvastigi la lingvon Esperanto.

Rezulte Uvira estas nun urbo kun kelkdekoj da Esperanto-parolantoj, el kiuj estas precipe junuloj kaj infanoj. La urbo estas fakte fekunda movadkampo, pri kiu la konga landa asocio DKEA povas forte kalkuli.

Forcejo de esperantistoj

Uvira estas nuntempe la kerno de Esperanto en Suda Kivuo en tio, ke la nombro de e-istoj altnivele kreskas monaton post monato. Danke al lokaj aktivuloj, en la urbo kelkaj lernejoj akceptis enkonduki Esperanton en siajn lerno-programojn. Tiel danke al s-ro Merci Kwibe Esperanto sukcesis enhejmiĝi en la lernejo La Reforme, kie la verda lingvo estas instruata al infanoj. Siaflanke, s-ro Espoir Ngoma Kasati sukcesigis Esperanto-instruadon en la junulara asocio Groupe de Jeunes Leaders pour le Développement Intégral (GJLDI), en la Instituto Mawanga [Mavanga] de Uvira, la lernejo Amani kaj tiu de Herbart. En ĉi-lasta lernejo Espoir havis Esperanto-klubon por infanoj kaj junuloj, al kiuj li lastfoje aranĝis grupan ekskurson por malkovrigi al ili partojn de la lando.
Espoir Ngoma Kasati kun gelernantoj dum ekskurso


S-ro Mboma Kuluba enirigis Esperanton en la lernejon Ujuzi, Ramazani Amisi en la lernejon Delice kaj Jérémie Kapunu, nun loĝanta en Kanado, estis la instruisto de ĉiuj nunaj junaj instruistoj en Uvira. Li mem havis E-klubon en la lernejo Namuhindura antaŭ sia vojaĝo al Kanado. En tiuj menciitaj lernejoj trovas sin geesperantistoj, kiuj pro manko de la novaj teknologiaj rimedoj kiel telefonoj, komputiloj ne havas aliron al interreto.

En 2017 Espoir Ngoma Kasati kunlabore kun GJLDI-junulara grupo elpaŝis publike pri Esperanto antaŭ la lokaj kaj regionaj reprezentantoj de la centra registaro en la ĉeesto de ĵurnalistoj. Tiuj ĉi lastaj ĉe la fino de mia prezentaĵo intervjuis min pri Esperanto kaj de tiam loknivele la vorto Esperanto unuafoje estis uzata en la gazetara medio.

Surlokaj konkretaj atingoj

En Uvira Esperanto havas dinamikan soklon, sur kiu la junaj sindonemaj esperantistoj klopodas ĉiam pli vigligi la Esperanto-movadon. Nun ekzistas pli ol kvin Esperanto-kluboj tra la urbo danke al la aktivemo de pluraj lokaj fortoj. La instruemo, kiun havas esperantistoj en Uvira grandparte, konstribuas al mult-nombrigo de esperantistoj en Esperantujo.

Ili foje eĉ uzas siajn proprajn etajn rimedojn por lui klasĉambrojn, aĉeti kretojn kaj pagi veturadon al Esperanto-kursoj. Ili ĉiam strebas pluvivigi kaj disvastigi la lingvon tra la tuta urbo en la limo de siaj ebloj. Ĉiumonate naskiĝas novaj esperantistoj, kiuj ekreginte la lingvon, siavice komencis instrui ĝin al ne-esperantistoj.

Uvira-esperantistoj ankaŭ aktoris kaj entute eldonis preskaŭ profesinivele jam 3 filmojn en Esperanto, nome: Infanaj rajtoj, Dank’ al la lingvo kaj Venĝemo. Tiu ĉi lasta estas spektebla en jutubo per la ligilo: https://www.youtube.com/watch?v=DhnXZriYVKE&t=395s.


Skribis: Espoir Ngoma Kasati

Fonto: (eo) Uvira kiel fekunda grundo por la verda semo pdf: Bulteno Esperanto en Afriko, n-ro 41, p3 (2020)

Ligilo: Kongo (Kinŝasa) - Esperanto en lernejoj