Tago de la Araba Lingvo, la 18-an de decembro 2021

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

16-a de decembro 2021

Tago de la araba lingvo.jpg

La araba lingvo fariĝis oficiala lingvo de UN en la 18-a de decembro 1973, kaj la dato estas festata por rimarkigi sian historion, kulturon kaj evoluigon. Ĝi estas inter la plej parolataj lingvoj en la mondo, precipe en okcidenta Azio kaj norda Afriko. Kaj ludas gravan rolon kiel ponto por interŝanĝo de scio, kulturo kaj scienco.


Fakte la araba lingvo estas unu el la grandaj kulturaj lingvoj de la mondo, kiu influis dum jarmilo milionojn da homoj per sia scienca kulturo kaj socia civilizo kaj hodiaŭ estas grava parto de la monda kulturo.


La nuntempaj defioj petas de ni solidarecon, agnoskon de diverseco kaj unuiĝo. Kunligante multajn homojn, la araba lingvo povas antaŭenigi dialogon kaj pacon. Ĝi ja estas kolono de kultura diverseco de la homaro. Krom tio, multlingvismo gravas por ke neniu estu postlasita, kaj la grandaj lingvoj devas subteni la malpli grandajn lingvojn.


Tio estas ankaŭ la celo de Esperanto, kaj per ĉi tiu mesaĝo ni kore salutas ĉiujn esperantistojn ĉu arablingvanoj ĉu parolantoj de aliaj lingvoj en Mezoriento kaj Nord-Afriko kaj rifuzas ĉiujn islamofobiajn kaj rasismajn atakojn kontraŭ parolantoj de la araba. La movado por la monda lingvo Esperanto en la araba mondo estas malgranda, sed kreskanta kaj strebas starigi rilatojn kun ĉiuj aliaj kulturaj kaj lingvaj regionoj de la mondo.


Paco Salam


Fonto: (eo) Vasil Kadifeli Tago de la Araba Lingvo, la 18-an de decembro 2021, Informilo de MONA (2021-12-15)