Tajvano: Kursoj en Pingtung kaj aliaj aktivecoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

5-a de septembro 2022

Situo de Tajvano

En la suda urbo Pingtung en Tajvano jam delonge la koro de la movado forte batas. Kursoj de Esperanto troviĝas nur tie. Kutime la Zamenhofaj festoj okazas samurbe kaj alilandaj gastoj vizitas ĝin.

Kurso ĉe Pingrong-lernejo: 10 lernantoj

En tiu unu el la grandaj privataj mezalt-lernejoj en la sudo de Tajvano (kun ĉirkaŭ 2.000 studentoj) jam por la dudeka jaro okazas Esperanto-kurso kadre de eksterkursa lecionaro. La kutima nombro por malfermi similajn kursojn estas 40, sed pro subteno de la lernejo nia kurso kun kiom ajn da studentoj ĉiujare estas malfermita. Ĉi-jare la ĉefa instruisto estis Chen Liru kaj Reza ankaŭ helpis. Ni kutime uzas la lernolibron Esperanto per rekta metodo de Stano Marček.

Kurso ĉe Chaozhou-lernejo

Por la 4-a jaro Cirilo (Cyril Vergnaud) gvidas kurson de Esperanto en la gimnazio de Ĉaoĝo (en Pingtung gubernio). Ĉirkaŭ 20 lernantoj partoprenas la kurson, kiu okazas kadre de eksterkursa lecionaro. Ofte ili spektas Orenĝ’, la hundo de la instruisto, emerita gvidhundo, kiu ege ŝatas ludi kun la junuloj.


La lernantoj nuntempe laboras por projekto de Esperanto-PoŝtKruciĝo (ĉefe danke al Moskva Esperanto-Asocio, MASI) kaj havas surmuran mond-mapon, kie ili afiŝas poŝtkartojn proksime de la lando el kiu ili venas. Se iu volas helpi, bv kontaktu la instruiston.

>Tajvano - Chaozhou-lernejo - 2022

 

Klubo de Suda Stelo

Estas cirkaŭ 10 homoj, sed kelkaj estas universitataj lernantoj do ili ne ĉiufoje partoprenas la kunvenojn. Givdas ĝin Cyril, la franca Esperantisto loĝanta en Pingtung. Kutime ili kunvenis en kafejo sed nun pro la pandemio ili rete kunvenas. Sed baldaŭ povas kunveni kafeje denove. Lernantoj nun lernas per “Jen Nia Mondo”, la metodo de John Christopher Wells kaj ili komencis legi Gerda malaperis. Ni ankaŭ foje parolas per Line aŭ skype kun lernantoj de aliaj kluboj, ĉefe en Japanio ( ĉar la horo estas preskaŭ simila ).

Retaj kursoj

Nuntempe okazas du retaj kursoj: Merkreda kurso por mez- kaj altnivelaj lernantoj. En ĝi nuntempe partoprenas kutime 8 el kiu 6 estas el Tajvano kaj 2 el Koreio. Vendreda kurso por komencantoj, en kiu partoprenas 3 lernantoj. Gvidas ilin Chen Liru kun helpo de aliaj. La kursoj okazas kun granda helpo de IREA (Irana Esperanto-Asocio).

Formoza Folio, loka gazeto

Tajvano - Formoza Folio - 2022

Nia loka gazeto nuntempe aperas unufoje jare. Ĝi eldoniĝas en kvanto de 200 ekzempleroj kaj disdoniĝas en Tajvano kaj aliaj landoj.

Ĝin antaŭe redaktis kaj eldonis unue Grego Kay, usona Esperantisto kaj poste Reza Kheirkhah por jaroj kaj sekve Cyril Vergnaud nia franca Esperantisto, kiu loĝas en Pingtung, redaktis kaj eldonis ĝin por kelkaj numeroj. Nun denove Reza redaktas ĝin kun helpo de Benjamin Irwin, Abengo kaj aliaj.

Tradukoj

Kiel kutime ankaŭ pasintjare kaj ĉi-jare prof. Wang Ju-kwei senlace kaj daŭre tradukis multajn gravajn ĉinajn literaturaĵojn. Malgraŭ sia aĝo (nun pli ol 85) kaj foja malbonfarto, li ne ĉesis tian laboron kaj tiel nia tajvana esperantistaro povis profiti el liaj tradukoj por plialtigi sian kapablon de la lingvo kaj sian konon pri la ĉina literaturo.

Ni planas aperigi “Ĉina-Esperanta literatura libro”n iam estonte.

Kelkaj eksterlandanoj loĝantaj en Tajvano

  • Benjamin Irwin, kanadano kiu dum kelkaj jaroj loĝis en Tajpeo. Ekde antaŭ du jaroj li loĝas en Pingtung instruante la anglan lingvon en angla lernejo. Benjamin flue parolas la italan lingvon, krom la ĉina lingvo kiun li tre bone majstras.
  • Preston Bedwell estas kanadano, kiu loĝas en Chiayi meze de Tajvano. Li tre flue parolas la ĉinan kaj la hispanan, kaj aŭtodidakte faris rapidan progreson ĉe lernado de Esperanto.
  • Cyril Vergnaud, franco loĝanta en Pingtung, krom gvidi Esperanto-kurson en mezlernejo en Chao-Zhou ankaŭ havas kelkajn aliajn aktivecojn, inter ili la Literaturan Festivalon de Esperanto, kiun li organizis printempe de tiu ĉi jaro kaj la pasinta jaro.
  • Reza Kheirkhah, iranano loĝanta en Tajvano dum 22 jaroj, helpas pri instruado, redakto de la loka gazeto Formoza Folio, zorgado pri eksterlandaj gastoj kaj aliaj aferoj.
  • Jerry Lin loĝas en Kaohsiung kaj fojfoje partoprenas niajn kunvenojn, Zamenhof-festojn ktp. Li ankaŭ estas kontribuanto al Formoza Folio.
  • Teddy Nee el Indonezio, kiu loĝas en Taoyuan kaj nuntempe tre aktivas en la Tajvana Movado kaj havas diversajn blogojn. Li ankaŭ verkis plurajn librojn pri lernado de aliaj lingvoj pere de Esperanto.
  • Hanbin el Koreio, kiu loĝas en Tajpeo, ankaŭ estas inter niaj aktivaj Esperantistoj. Teddy kaj Hanbin estas poliglotoj kaj tre flue parolas la ĉinan, krom la Japanan kaj aliajn lingvojn.
    Foto Reza Kheirkhah.jpg


Fonto: (eo) Reza Kheirkhah Kursoj en Pingtung kaj aliaj aktivecoj pdf: Bulteno Esperanto en Azio-Oceanio, n-ro 114, p27-30 (2022 julio)


Ligilo al Eventa Servo ĉe UEA