Tanzanio: Forpasis Ambrosse Fraten POLLE

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

7-a de septembro 2020

Situo de Tanzanio ruĝa.ph.png

Ambrosse F. Polle naskiĝis la 20-an de februaro 1970 en Malya Kwimba, distrikto Mwanza, Tanzanio, kaj mortis la 2-an de aŭgusto 2019.
Li kreskis en la mano de sia avino, post la morto de sia patro en 1972, kaj finsukcesis en mezgradaj studadoj pri ekonomio en la jaro 1992. Li poste laboris en entrepreno de ĉarpentistoj.
En la jaro 1994 Ambrosse F. Polle komencis lerni Esperanton. Dum la lernado li tuj montriĝis kapabla kaj baldaŭ lerta progresinto per la flua parolado de la lingvo.


En la jaro 2002 li diplomiĝis kaj ricevis atestilon de ILEI kiel instruisto de Esperanto. Li gvidis plurajn E-kursojn en Tanzanio. Lastatempe li instruis la lingvon ankaŭ ŭatsape al personoj de plurajafrikaj landoj. Li entute valore helpis en la instruado kaj disvastigo de Esperanto en Afriko.


Tanzanio - Forpasis Polle.jpg


En 2005 li gvidis ĉeestan kurson en Bunda, kie la loka polico, misinformita, bedaŭrinde arestis lin kun 4 kursanoj. Polle kaj 2 aliaj, nome Mutetulwa Mahungu kaj Manywa Pepo, ambaŭ rifuĝintoj el DR Kongo, estis akuzitaj en tribunalo kaj enkarcerigitaj por ses plenaj semajnoj.

En la jaro 2006 Polle edziĝis kun Pendo Mayala. Ili havis familion kun tri infanoj el kiuj 2 filinoj: Anna Maria Polle (12-jara), Eliza Polle (5-jara) kaj 1 filo: Hans Mayila Polle (10-jara).

Subite en la jaro 2014 Ambrosse perdis sian marŝkapablon, pro malsaniĝo. Li devis ekde tiam uzi lambastonojn kaj poste rulseĝon por moviĝi, ĝis li forpasis en la malsanulejo de sia hejmurbo, pro misfunkciado de renoj kaj postaj komplikaĵoj.


Lia entombigo okazis la 5-an de aŭgusto 2019 en Mwanza ĉeeste de la familianoj kaj kelkaj lokaj esperantistoj, kiel montras la foto.


Fonto: (eo) Paul Kusaya Katuju Forpasis Ambrosse Fraten Polle pdf: Bulteno Esperanto en Afriko, n-ro 39, p8 (2019-11)
Rimarko: Supra artikolo estas republikigo de artikolo el 2019. Kialo de la republikigo: datumbazperdiĝo je 2020-04-09.