Tanzanio: kio okazas pri Esperanto-movado?

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

30-a de majo 2021

Situo de Tanzanio ruĝa.ph.png

Multaj esperantistoj, precipe esperantistoj el afraj landoj, ŝatus scii kia estas Tanzania movado kaj ankaŭ dezirus vidi tanzanianojn esperantistajn aperi multnombre sur platformoj por raportado, artikolverkado kaj aperado en diversaj renkontiĝoj, okazintaj dum la pandemia periodo, laŭ zoma maniero, tion multaj atendas sed kun tio ĝi ne signifas, ke tanzaniaj esperantistoj faras nenion. Sed la plej multaj el iliaj prezentaj raportoj tre fokusas al reklamado de movado loke de individuoj, grupoj kaj kluboj.

Kursoj

En Tanzanio montriĝas kresko de interesiĝo pri lernado de la lingvo Esperanto en diversaj regionoj. Por kontentigi tiujn interesiĝantojn kaj ankaŭ komencintojn kaj progresintojn en regionoj kaj urboj, oni okazigis kursojn, en kiu partoprenantoj estas plejparte junuloj.

Instruado

La instruado iĝas do grava punkto al kiu ankaŭ fokusiĝis la agado en kluboj kaj de unuopulaj aktivuloj en Tanzanio.

En vere malfacilaj situacioj kaj la pandemio kelkaj samideanoj en Tanzanio provis agadi per interreto. Estas starigitaj du grupoj, kiuj aktivas per vacapo (WhatsApp), nome Tanzaniaj Esperantistoj (TE) kaj Tanzaniaj Gvidantoj (TG).

TG funkcias kiel motoro de la landa movado kunlaborante de klubestroj kaj aktivuloj en diversaj regionoj.

Komence de 2020 oni ne povis fizike renkontiĝi pro la pandemio evitante infektado de la koronaria viruso. Pro tio la kunsidoj okaziĝis per zomo, kvankam ne multnombraj partoprenintoj.

TG invitis la estrarkunsidon de nacia movado, dum kiu okazis prezentado de estrara raporto, diskutoj pri la evoluo de la Esperanto-movado kaj preparo antaŭ realiĝado por okazigo de la UK-O 2024 sur la landa Tanzanio!

Post tiu kunsido daŭre okaziĝas regulaj renkontiĝoj por informado pri paŝoj farendaj kaj diskutoj por stimuli klubojn, grupojn kaj unuopulojn por reaktivigi la informfluon stagnantan pro dormado de la landa asocio!


Tri instruistoj s-roj Mulele, Dismas kaj Paulo en Bunda-urbo

 
Dum kurso en Bunda-urbo

Bunda Esperanto-Kulturcentro (BEK)

BEK estas organizo de Esperanto situanta en Bunda urbo, kiu aktivas en rolo de Esperanto-centro por instruado de Esperanto-lingvo. La sekva raporto inkluzivas taksadon de la instruado de Esperanto-lingvo, kiu estas farata en urbo Bunda kaj en ĉirkaŭaj regionoj.


Kiel kutime BEK disponigas lernomaterialojn al siaj lernantoj en la regionoj de Tanzanio ekde la jaro 2017. Kaj havas regulajn esp-kursojn kaj renkontiĝojn, kiuj okazas preskaŭ en ĉiu semajno, krom dum la malfacilaj tagoj kaŭzitaj de la pandemio!


En la dua kaj tria monatoj de 2021 BEK ne povis renkontiĝi pro diversaj kialoj, inkluzive la problemon de infekto COVID-19, kiu disvastiĝis tra la mondo, sed malgraŭ ĉio BEK ne ĉesis komuniki kun la lernantoj per interreto.


Strategio

La strategia plano de Bunda Esperanto-Kulturcentro kiun laĉis estas certigi, ke ĉiu lernanto havu kapablon flue legi, skribi kaj paroli Esperanton.


En aprilo BEK varbis novajn lernantojn, kiuj jam komencis siajn studojn kaj daŭre lernas Esperanton sub tri instruistoj, kiuj estas s-roj: Mulele Mbassa, Dismas Kusaya kaj Paulo Joseph.

BEK daŭre donas instruadon al eks-studentoj kaj al iuj el kiu nuntempe forestas en nia urbo Bunda. Ni dankas pro la nuna teknologio, kiu ebligas komuniki la lernantojn per telefono, Telegram, WhatsApp ktp. Per interreto ili ricevas lecionojn kaj al kelkaj el ili BEK provizis memhelpajn librojn por lerni hejme en la tagoj, kiam ni ne renkontiĝas kiel klubo.


En majo ni komencis la efektivigon de nia strategia plano, kiun ni establis por havi studentojn, sed ne tiom grandnombre, ke ĉiuj povos flue legi, skribi kaj paroli Esperanton. Por efektivigi ĉi tiun planon BEK-instruistoj devos kompromiti al ĉiuj situacioj kaj havi multan tempon por renkontiĝi kun la lernantoj por regule helpi ilin kaj precipe por ebligi al ili regi lingvan kapablon en parolado! Ĉar pasintece ni havis defion: lernantoj lernis la lingvon dum mallonga tempo kaj poste ĉesis plu moviĝi kaj aliaj translokiĝis al aliaj urboj por serĉi vivo-rimedon aŭ kontenton; pro tio la instruistoj daŭre helpis multajn lernantojn, kiuj restas junaj kaj senŝanĝaj, ĉar pro mallonga lingvolernado kaj izoliteco, estante for de siaj instruistoj, ili nur kapablas legi kaj skribi, sed ili ne havas ŝancon paroli la lingvon aŭ ili ne havas iun kun kiu paroli.


Ĉi tiu programo ankaŭ estos akompanata per kurado de regulaj kursoj aŭ vizitado al lernantoj, kie ili estas. Estas nia atendo, ke la efikeco de ĉi tiu agado ankaŭ dependas de la sanstato de la homoj, kiu estu bona, sen infekto aŭ kontaĝo de kronviruso.

Mulele Mbassa

BEK-anoj ŝatus danki ĉiujn, kiuj volontulis kaj apogis nian agadon (Esperanto-Plus el Francio kaj s-ro Piet Coppens el Nederlando) per donacoj, sendante al ni rimedojn kaj materialojn por realigi la instruadon de Esperanto-lingvo en Bunda urbo.


Verkis: Mulele Mbassa

Fonto: 2021-05-20 : persona retpoŝto flanke de Mulele Mbassa