Tekstoj Pri Ururimi Rw'amahoro

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Ururimi rw'Amahoro: PRI TRIBOJ, PACO KAJ ESPERANTO

Triboj, kiel ni ĉiuj devus scii, ludas esencan rolon en la vivo de homoj tra la tuta mondo. Simple en kelkaj landoj ili transformiĝis kaj havas tre malsamajn nomojn. Temas pri profesiaj kluboj, paroĥejaj komunumoj, foje eĉ Esperanto-amikaroj. Simple temas pri la iom pli grandaj grupoj, super la familio, kun kiu ĉiu el ni identiĝas. En kelkaj lokoj, kiel en Afriko ili ofte konservas sian antaŭan institucian rolon. Foje, ĝuste en Afriko, oni nomas tribo tio, kion en Eŭropo oni nomas etno aŭ gento.

En la mondo, kaj en Afriko, oni multe parolas pri tribismo kaj pri la malbonaj sekvoj de tribismo, kiuj interalie estas malpaco, streĉitaj rilatoj kaj eĉ malferma milito. Pluraj afrikaj landoj, cetere kun la helpo de Unesko, daŭre havas siajn kampanjojn kontraŭ tribismo, sed la afero ne estas tiel simple solvebla kaj ĝi bezonas longan tempon. Cetere ofte tiu tribismo estas nur preteksto por lanĉi la malsamajn afrikajn gentojn en batalojn, kies vera fonto estas en la "eŭropaj aŭ amerikaj triboj", kiuj volas certigi al si la regadon kaj la ekspluatadon de la naturaj riĉaĵoj. Tiuj "eŭropaj aŭ amerikaj triboj" foje estas tutaj registaroj, foje estas multnaciaj entreprenoj, kiuj ekspluatas la afrikajn minejojn, ktp.

Tamen, por ne doni al ili la pretekston utiligi la afrikajn tribajn malsamecojn por instigi al militoj, kelkaj esperantistoj de la landoj de centra Afriko, rekte envolvitaj en lastatempaj sangaj militoj, kunlaboras kun UEA por la kampanjo "lingvo de paco/ururimi rw'amahoro". Temas pri kampanjo, kiu celas kunligi esperantistojn el la malsamaj militantaj gentoj de Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la grandaj lagoj), kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi post unu aŭ du jaroj grandan intertriban, interetnan, kaj interlandan renkontiĝo de esperantistoj en Buĵumburo, Burundio.

La surloka gvidanto de la agado, Birindwa Mushosi el Buĵumburo, skribas: Esperanto estas taŭga lingvo por batali kontraŭ etnaj kaj tribaj problemoj. Ekzemplo konkreta estas la etoso en niaj ĉ tieaj kluboj kiuj grupigas geamikojn el malsamaj etnoj sed danke al Esperanto oni neniam aludas al tiu aŭ tiu etno. Ni bonetose kunlaboras kaj kunloĝas. Se ĉiuj havus la ŝancon lerni Esperanton.....".

Verŝajne temas ne tiom pri la lingvo mem, kompreneble, kiom pri la valoroj, kiuj kuniras kun Esperanto.

Por UEA temas pri la tria branc'o de la sama kampanjo "lingvo de paco", post "zaban-e-salam" por afganoj kaj "lughatu-s-salam" por arablingvanoj.

Se vi volas subteni c'i tiun agadon, en c'i tiu momento c'efe por lernomaterialo sendota al tiuj landoj, bonvolu utiligi la kutimajn pago-eblecojn al UEA. Indiku ke la pago estas por Fondaĵo Espero/lingvo de paco.

Se vi estas pli aventurema, prefere juneca, kaj bone konas la lingvon kaj volas je propraj kostoj veturi tien por surloke instrui al homoj el pluraj etnoj, bonvolu anonci vin al mi.