Tezaŭro

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Tezaŭro

La ĉefa uzo de tezaŭro (etime trezoro) estas pliriĉigi la vortoprovizon. Trezoro mem devenas de vorto signifanta "trovi".
Aliaj nomoj: Analogia vortaro, laŭtema vortaro.

Vortoj vekigas ideojn. Ideoj kristaliĝas en vortojn.
La unua uzo de ĉi-tiu tezaŭro, estas permesi vin pli rapide retrovi forgesitan vorton, dum vi verkas tekston. Sed ĝi povas ankaŭ veki ideon al kiu vi ne jam pensis.

Tial, tiu tezaŭro ne nur temas pri sinonimoj, sed pri ideoj rilatitaj al la vorto.

Instruistoj povos facile ĉerpi la vortojn apartenantaj al iu temo priparolinda.
Ju pli da vortoj oni konas, des pli flue oni parolas. Por paroli, la nura studado de la vortoj ne sufiĉas. Oni bezonas ekzercadon. Vidu Skype.


Laŭofteco-listoj (ekzistas pluraj depende de la fontaj tekstoj):

(1) Akademia 'Baza Radikaro Oficiala'


    

(2) La 685 plej oftaj radikoj: Radikoj-685. *preta*

(3) Listo de Sten Johansson (laŭ ofteco):

(4) Listo De Zlatko Tiŝljar (663 radikoj) *preta*
Fonto: http://eeo.8k.com/EoDktA/Morfemo1.htm




Poste disponebla : 3333 Kapvortoj (Laborlisto: ne ankoraŭ preta - Vi povas partopreni en la plibonigo)


En la nuna fazo de la laboro, ĉiuj eblaj internaj ligiloj ne estas faritaj. Bezonas ankaŭ iom da reordigo. Nun mi ordigis la vortojn laŭalfabete, por facile povi kontroli ĉu vorto enestas.
La strukturo kiu nun ŝajnas la pli taŭga estas:

  • kapvorto
  • ligilo al REVO kaj al PMEG.
  • esprimoj uzantaj la kapvorton
  • rilataj vortoj aŭ esprimoj
  • falsaj amikoj, traduko de nacilingvaj idiotismoj nerilataj al la kapvorto en esperanto.
  • pliaj ligiloj

Mi poste aldonos ligilon al etime rilatitaj vortoj, sed la etima vortaro ne estos preta antaŭ longe.


Eble pli bona loko por tiu "tezaŭro" estas en http://eo.wikipedia.org/wiki/Tezaŭro


Avertu min se vi konas surretan fonton el kie mi povas ĉerpi pliajn vortojn.
Notu ke la kapvortoj nomiĝas "SUGvorto", ne "vorto" por klare distingi "sugestoj pri vorto" kaj "klarigo de vorto" aŭ alia informo.

Raymond GERARD