Togolando: UTE : la landa UEA-asocio
9-a de majo 2021
La togolanda E-asocio UTE organizis sian 27-an nacian kongreson kun kvardeko da partoprenantoj en la lernejo Instituto Zamenhof (IZo) la 20-an kaj 21-an de decembro 2019.
Dum la kongreso okazis i.a. la ĝenerala asembleo, dum kiu la kongresanoj aŭdis la raportojn de la kunlaborantaj organizaĵoj de UTE, nome de
- ĝia junulara sekcio JOTE fare de Dzifa Gbeglo,
- Togolanda ILEI-sekcio TIS fare de Koffi Gbeglo kaj
- TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETTo) fare de Koffi Doumegnon.
La kongresanoj krome pristudis la agadplanon 2020 de UTE. Okazis ankaŭ diskuto pri novaj strategioj por revigligi la togolandan Esperanto-movadon kaj pri iniciativoj rilate al la instruado de Esperanto en la universitato de Lomeo, al aktivaj membroj de Amnestio Internacia en Togolando.
Fine la asembleo decidis kunveni en la unuaj monatoj de la nova jaro por unuflanke taksi la laboron de la speciala komisiono pri revigligo de la E-movado en Togolando kaj aliflanke por fiksi la diversajn kunvendatojn kaj kotizojn por la nova jaro.
Ĉio poste bone finiĝis en gaja etoso.
Verkis: Kossi Gadoufia Edah
Fonto: 2020 : libreto pri la Afrika Tago : UTE, la landa asocio de UEA en Togolando (p18)