Universala Medicina Esperanto-Asocio

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas Aliĝinta Faka Asocio de UEA. UMEA estis fondita en jaro 1908. En la kadro de la Universala Kongreso de Esperanto UMEA okazigas sian jarkunvenon. La celo de la Asocio disvastigi kaj apliki Esperanton en medicinaj rondoj.
Al la Asocio rajtas aliĝi krom la kuracistoj ankaŭ dentkuracistoj, flegistinoj, apotekistoj kaj aliaj medicinaj faklaboruloj. Ĝia Stomatologia Sekcio havas propran ttt-ejon ĉe: http://ttt.esperanto.org/umea/odonto/
UMEA okazigas en ĉiu dua jaro internaciajn medicinistajn Esperanto-konferencojn ekde 1977. La unua IMEK okazis en Krakovo. Poste sekvis IMEK-oj: Hodmezovasarhely - Hungario, Ruse - Bulgario, Poprad - Ĉeĥoslovakio, Schwerin - Germanujo, Krakovo - Pollando, Kortrijk - Belgio, Kaunas - Litovio, Veszprem - Hungario, Ternopil - Ukrainio, Krakovo, Opava - Ĉeĥio, Osijek - Kroatio (2001).
La 14-a IMEK okazos inter la 14-a kaj 19-a de julio en urbo Oradea - Rumanio.
La Estraro de UMEA:
Prezidanto: D-ro Imre FERENCZY (Hungario) iferdr@axelero.hu (li estas Komitatano A ĉe UEA),
Ĝenerala Sekretario: D-ro Wlodzimierz OPOKA, mfopoka@cyf-kr.edu.pl
Vicprezidanto: D-rino Eva KOPECNÁ, (Ĉeĥio)
Sekretario: D-rino Arja KUHANEN, (Finnlando)
Kasisto: Prof. D-ro Sakutaro TADOKORO, (Japanio).

UMEA havas Landajn Delegitojn (LD) en 25 landoj.
La oficiala organo de la asocio estas la Medicina Internacia Revuo (MIR), ĝi aperas en Krakovo dufoje en jaro.

Kompilis: D-ro Imre Ferenczy, prezidanto