Universitata agado: interorganiza Universitata Laborgrupo

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

3-a de novembro 2021

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

La lasta ILEI-kongresa simpozio (2021-08-12 - 13) donis impulson al la tiuterenaj laboroj, kiujn sekvas kaj subtenas la interorganiza Universitata Laborgrupo de ILEI, ESF, UEA, CED kaj TEJO . El ILEI-estraro la laborgrupon partoprenas Ahmad Mamduhi, Alessandra Madella, Fernando Pita kaj Radojica Petrovic.


En ĉiumonataj retkunsidoj, gvidataj de Renato Corsetti kun teknika subteno de IrEA, la laborgrupo analizas la rezultojn kaj diskutas plupaŝojn. Apartaj subgrupoj, gvidataj de Vicente Manzano Arrondo - Viko, prizorgas la projektojn:

  • Internacia Reta Universitato de Esperanto (IRU-iniciativo), kie Esperanto estos uzata por universitatnivela edukado diversfaka
  • Retrevuo pri interkultura komunikado, titolita “Interkompreno”, kiu aperigos diverslingve recenzitajn sciencajn artikolojn pri interkulturaj rilatoj kun resumo en Esperanto kaj kun mallonga versio en populara lingvaĵo por nefaka publiko
Ahmad Reza Mamduhi


Ligiloj


Fonto: (eo) Alessandra Madella kaj Ahmad Reza Mamduhi Universitata agado (p4/5) (2021-10-15)