Unua reta kurso de Esperanto por GJLDI-asbl-Komitato

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

25-a de septembro 2022

jen la emblemo de GJLDI-asbl

GJLDI-asbl estas Groupe de Jeunes Leaders pour le Développement Intégral-asbl. Ĝi estas junulara komunumo agadanta en Uvira oriente de Kongo (Kinŝasa). La junuloj agadas por inter-etna repaciĝo, interlingvistiko kaj scienco. Ĝi aktivas tiucele jam almenaŭ pli ol dek jarojn okazigante simpoziojn, konferencojn, lingvo-kursojn kaj sciencajn debatojn.

Ĝia membraro plenplenas je kleruloj principe studentoj, universitataj profesoroj asistaj kaj lernantoj. La ĉi-grupa komitato akceptis Esperanton en sia ĉiusemajna tagordo, kaj tio sub la impulso de ties iama varbanto Espoir NGOMA KASATI, kiu dum sia epoko kiel GJLDI-varbanto instruis esperanton sine de tiu grupo kaj organizis trejnadon por tio tiutempe. Ĉi-foje la komitato volas definitive akcepti ĝin kaj tial antaŭ ĉio decidis ke ĉiuj komitatanoj devas lerni Esperanton kaj poste aliaj membroj.

La kurso okazos ĉiusabate je la 20-a horo per vacapo.

Vi volas/intencas subteni tiun agadon? Vi skribu al espoirkasati [ĉe] gmail.


Kore,


Espoir Ngoma Kasati

Sekretario de O.A.E.J.O

Kaj E-instruisto.