Usono: nova gardisto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

11-a de majo 2021

Loĝantoj de Hjustono jam renkontas tiun K5-amikon, ne nur en la internacia flughaveno, sed ankaŭ en la urbocentro.

Ĉu surstrata patrolanto, kiu pezas 180 kg, taŭgas por tia laboro?
Verŝajne ne. Sed ĝuste tiaj gardistoj baldaŭ aperos por labori en transporta sekcio kaj en parkejoj de la grandega internacia flughaveno en Hjustono.


Temas pri roboto K5 de la kompanio Knightscope. Tio estas speciala maŝino, kiu funkcias laŭ senhalta reĝimo de 24 horoj en ĉiu tago de la semajno kaj kapablas reŝargi sin sen homa helpo. La roboto celas prizorgi kaj gardi grandajn areojn ne nur en flughavenoj, sed ankaŭ en hospitaloj, stadionoj, benzinstacioj, loĝistikaj instalaĵoj, grandaj ĉiovendejoj ktp.

En la praktiko

La plej granda hjustona flughaveno decidis testi la roboton, ĉar tia kroma gardisto povas ne nur zorgi pri aŭtoj en la grandega parkejo, sed ankaŭ helpi al pasaĝeroj. Per speciala butono eblas ĉiam tuj kontakti gvidantan administrantan grupon kaj rapide solvi problemojn, se tiuj aperas ĉe pasaĝeroj.

Loĝantoj de Hjustono jam renkontas tiun K5-amikon ne nur en la internacia flughaveno, sed ankaŭ en la urbocentro. Ĝi sukcese patrolas sur granda placo kun kelkaj vendejoj.

Interese estas, ke se iu preterpasanto hazarde tuŝas la roboton, ĝi tuj pardonpetas kaj zumante ŝanĝas la patrolvojon.


Fonto: (eo) Alexander Mikishev, korespondanto de MONATO en Usono, Nova gardisto Monato (2021-05-01)