Uzanto-Diskuto:Espoir111

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 Japana ekslibriso.ph.png
Saluton Espoir,

Bonvenon al la vikio de UEA.

Amike, Piet Coppens

--Piet-c (diskuto) 20:13, 5 Jul. 2022 (CEST)

Saluton, kara Piet. Dankon pro varma gastigo en Vikion.

Mi atente kaj sukcesoplene sekvas viajn konsilojn. Mia demando estas: ĉu por ensaluti necesas ĉiam skribi en adreson en Guglo aŭ eblas ricevi aŭtomatajn sciigojn kaze, ke jam senditis nova mesaĝo?

Elkore, Espoir. ' ĜIS KARA

Ne iru per Guglo aŭ alia serĉilo, se vi scias la bonan retan adreson

Kiel la titolo indikas, vi tute ne bezonas iri per iu ajn serĉilo, se vi scias la bonan retan adreson.

Ĉiuj UEA-viki-adresoj komencas per "https://uea.org/vikio" aŭ simple "uea.org/vikio" ("https://" ne estas devigita).

Sed ja necesas meti la retan adreson en la adreso-kampo (la larĝa blanka kampo, supre sur la paĝo, vi scias, ĉu ne?)

Ĉu vi scias la funkcion de "https://"?

--Piet-c (diskuto) 23:05, 5 Jul. 2022 (CEST)

Bonege. Do, necesas enmeti la adreson kaj poste troviĝi en sia viki-paĝo.

Fakte mi ne scias kiel funkcias "hptt://". Ĉu vi povas almenaŭ iomete klarigi tion al mi?

Ĝis reskribo.

Iom da klarigo pri la reta-adreso-kampo kaj "https://"

Por klarigi, kiu estas la reta-adreso-kampo ene de la retumilo, mi faris ekrankopion.

La ekrankopio prezentas la supran parton de via uzanto-diskutopaĝo kun la kampo de la reta adreso.

Via uzanto-diskutopaĝo havas la sekvan retan adreson:

https://uea.org/vikio/Uzanto-Diskuto:Espoir111

Bonvolu trovi la reta-adreso-kampon en la suba ekrankopio:


-- komenco de ekrankopio

Ekrankopio pri reta-adreso-kampo.png

-- fino de ekrankopio


La kampo komencas per tri specialaj simboloj, poste sekvas la reta adreso kaj fine, dekstre, oni trovas steleton.

"Https" estas mallongigo de "hypertext transfer protocol (secured)".

Tiu (sekura) protokolo estas, kiel la retumilo serĉas ion sur la reto por poste montri tion al vi.

En ĉi tiu kazo la retumilo serĉas sur la reto la paĝon Uzanto-Diskuto:Espoir111, kiu troviĝas en loko "vikio" ĉe "uea.org".

"Https://¨ estas kvazaŭ komando por la retumilo: IRU SERĈI POR MI SUR LA RETO LA SEKVAN.

Ĉu vi kontentige komprenas la funkcion de la reta-adreso-kampo (de la retumilo Firefox)?

Mi subskribas ĉi tiun respondon kun tempindiko ("9-a blua bloketo" de la redakti-fenestro):

--Piet-c (diskuto) 14:37, 6 Jul. 2022 (CEST)

Mi dankas vin pro la klarigo. Mi tion ne sciis antaŭe. Espereble mi sukcese sekvas vin. Ĉu io kroma bezonatas? Mi estas preta kaj disponebla kiam ajn necese. Ĝis, Espoir.

La redakti-fenestro

Mi provas iom post iom ekspliki al vi plurajn aferojn, por ke vi uzu tiujn poste dum via redaktado de la vikio.

Antaŭ kelkaj linioj mi menciis la: "9-a blua bloketo" de la redakti-fenestro.

Ĉu vi scias, kiu fenestro estas la redakti-fenestro?

Ĉu vi jam malkovris la 10 bluecajn bloketojn en la supra bordero de la redakti-fenestro?

Ĉiu bloketo prezentas iun funkcion; alklakante la naŭan bloketon oni povas subskribi kun tempindiko tion, kion oni ĵus skribis.

Bonvolu eltrovi kiel subskribi kun tempindiko tion, kion vi ĵus skribis.

Mi subskribas nun ĉi tiun respondon kun tempindiko, alklakante la 9-an bloketon:

--Piet-c (diskuto) 14:52, 8 Jul. 2022 (CEST)

Saluton Mi provas sekvi viajn paŝojn pri kiel uzi vikion

--Espoir111 05:39, 9 Jul. 2022 (CEST)Ĝis,Espoir.

RESPONDO AL VIA DEMANDO

Mi provis alklaki la 7-an bloketon, ĝi konsistas el enaperigo de bildo, sed honeste mi ne vidis kiel enmeti ĝin mi povas

La 8-a bloketo koncernas aŭde-vidaĵon, ŝajne necesas enmeti ligilon kiu direktigas trafe al la aŭde-vidaĵo rete. Pri la priskribo, vi povas mem vidi. Espereble la uzanto de ĉi viki-konto ĝojigas vin ĉu ne? [uea.org/vikio/Uzanto:Espoir111]

Mi bezonas pli da klarigoj pri la 6-a, 7a,8a kaj 10-a bloketoj

Espoir --Espoir111 06:05, 9 Jul. 2022 (CEST)

Bone farite, Espoir

Vi komencis eltrovi kiel redakti la vikion, ĉar vi subskribis tion, kion vi skribis, per via uzantonomo kun tempindiko.

Subskribi tiamaniere estas kutimo ene de la vikio, ĉar tio estas bona informo por la aliaj.

Mi povis vidi, ke vi subskribis la 9-an de julio je 05:39 h (CEST).

Vi ankaŭ uzis la butonon ¨aldoni temon", kio estas ankaŭ praktike por iom ordigi tion, kion oni skribas.

Vi gajnis 4 poentojn por ĉi tiu vikiredaktado: vidu Kategorio-Diskuto:Novaĵoj - Espoir NGOMA KASATI.

Ni nun povus daŭrigi esplori la uzon de la vikio, sed mi preferas ŝanĝi la temon al la uzo fare de vi de Eventa Servo.

Tio povos esti praktike por viaj agadoj en Lubumbashi kaj eble eĉ por viaj venontaj agadoj en Senegalo.

Vi povos gajni 20 poentojn, se vi sukcesos difini en Eventa Servo vian vacapan eventon de venonta 27 julio.

Ĉu vi konsentas pri tio?

Ĉu vi havas demandojn?

--Piet-c (diskuto) 17:55, 11 Jul. 2022 (CEST)

Saluton, amiko. Mia reskribo malfruis ĉi-tie ĉar la eventa servo-servilo havis etan problemon, tial ĉiuj miaj registriĝ-provoj estis fiskaj, sed feliĉe nun mi finfine registriĝis. Iru ĉe [1]

Mi atendas plian instrukcion.

Amike, Espoir

--Espoir111 03:12, 15 Jul. 2022 (CEST)

Niamondo riparita

Saluton Espoir,

Mi ĵus vidis, ke vi akcidente anstataŭigis la paĝon de Nia Mondo per "Uvira-teksto": Uvira brilas

Mi riparis tion.

La nomo de la Uvira-brilas-paĝo estas: Kongo (Kinŝasa): Uvira brilas

Por iri al tiu paĝo metu Kongo (Kinŝasa): Uvira brilas en la Serĉi-kampo dekstre supre kaj premu la enigan klavon.

Post alveno sur tiun paĝon vi povos ĝin redakti, se vi volas.

Ĝis.

--Piet-c (diskuto) 21:56, 16 Aŭg. 2022 (CEST)


Saluton, kara Mi dankas vin pro tiu riparo. Espereble venontsemajne mi resaniĝos kaj revenos tiam al ĉiuj miaj aktivecoj pormovadaj kiel antaŭe. Ĝis Espoir--Espoir111 04:23, 20 Aŭg. 2022 (CEST)


Saluton kara amiko. Mi legis multon en la loko helpo ĉe vikio, nun mi provas ion fari.

titolo kolumno kolumno2
vico1 espoir ngoma
vico2 ramazani 0
vico3 ĉio glatas mi provas

Foto Espoir NGOMA KASATI.jpg

Salutas,

Espoir--Espoir111 09:52, 1 Sep. 2022 (CEST)

Bona alvoko de tabelo, preskaŭ bona alvoko de via foto

Mi ĝojas, ke vi trovis la helpon kaj aplikis ĝin. La tabelo estis en ordo, bone farite! La alvoko de via foto:

  1. vi uzis en la kodo la termon "Dosiero" akcidente dufoje, dum kompreneble unufoje sufiĉas: io, kiel [[Dosiero:<nomo de la koncerna bildo>....]]
  2. la dosiernomo de via foto ne estas: Espoir Ngoma Kasati.jpg, sed: Foto Espoir NGOMA KASATI.jpg

Mi adaptis vian kodon, inkuzive de la ligilo al la helpo-kategorio.

Pri la helpo:

Estas (vikipedio-)helpo en multaj lingvoj, bedaŭrinde ne en la svahila.

La helpo-kategorion ĉi tie, en UEA-vikio, mi mem faris. Estis malfacile fari ion kompreneblan.

Kiel vi eble rimarkis estas du gravaj nocioj en vikioj, kiuj vi devos ekkompreni: kategorioj kaj ŝablonoj.

Kategorio estas speciala viki-paĝo, kiu kvazaŭ kolektas aliajn paĝojn kaj

ŝablono estas speciala viki-paĝo, kiu kvazaŭ estas eta apo.

Ĝis.

--Piet-c (diskuto) 10:13, 1 Sep. 2022 (CEST)

Kara amiko Saluton!

Post la Senegala kongreso kaj dum mia universitata studado estas sufiĉe da tempo por UEA-vikio

Mi feliĉas, ke nun povas ekgustumi programaĵojn eĉ ne profunde. Apenaŭ konatiĝinte kun la vikio, mi sendas programistecan emon. Nur malamuzas min la fakto ke mi konatiĝis kun vi dum klopodis pri multaj vivaferoj kiuj okupis mian tempon sufiĉe, sed almenaŭ mi povas kompreni kaj ekuzi iujn erojn korekte, malgraŭe mi bezonas pliboniĝon. Tial dum mi studos, estas sufiĉe pli da tempo retumi, legadi, praktikadi la nociojn akiritajn kaj akirotajn. Ĉu vi konas [2]? Iu mallonge parolis pri ĝi al mi, ĝi ŝajnis interesa. Nu, por akuta uzado kaj lernado de la vikio de [3] ni atendos mian revenon el senegalo kaj ankaŭ mian ekstudadon. Jen kie ni kongresos en Senegalo [4] Amike salutas

Espoir, --Espoir111 06:06, 14 Nov. 2022 (CET)