Vjetnamujo: Memorinda Z-tago

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

19-a de marto 2021

Situo de Vjetnamujo ruĝa.ph.png

Cele al la Zamenhofa monato kaj resumado por la jaro 2020, en belvetera dimanĉo, la 6-an de decembro Hanoja Esperanto-Asocio (HanEA), kunlaborante kun Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) kaj Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) organizis Bilancon 2020 kaj Zamenhof-tagon.

Neordinare, ĉi-foje oni festis tiun eventon ne en Hanoj-centro, sed ekstere. La loko situas pli ol 30 kilometrojn for de urbocentro, ĉe bela, larĝa, florplena ĝardeno-restoracio, kiu nomiĝas “Mangopino.”

Speciala kaj memorinda evento estis, ĉar dum la tuta jaro 2020, pro diversaj kialoj, ĉefe pro la influo de la kronviruso, vjetnama esperantistaro preskaŭ ne povis grupiĝi: kelkaj partoprenis nur en kelkaj enlandaj kaj eksterlandaj Esperanto-kunvenoj per Zoom. Tamen, ĉi-foje, sentante ke la sekura situacio en Hanojo estas taŭga por fizike kunveni, organizantoj preparis interesan, enhavoriĉan programon. Pli ol 100 personoj partoprenis en la Zamenhofa tago en Hanojo, inkluzive de esperantistoj loĝantaj en Hanojo kaj siaj familianoj, karuloj, gastoj, kaj ankaŭ delegitoj de la Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) kaj la Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj (HUAO). Estis ankaŭ unu eksterlanda gasto, kiu partoprenis, nome s-ino Julianna Vas-Szegedi el Hungario.


La programo estis ĝoja, viglega tuj de la komenco per arta programo gvidita de la E-Societo. Post afabla parolo de s-ro Nguyen Van Loi, la prezidanto de VEA, pri la signifo de la Zamenhofa tago, ĉiuj starante, respekteme, kaj serioze kune kantis la vjetnaman nacian himnon kaj ankaŭ la esperantan himnon La Espero. Plej grava parto estis la prelego de s-ino Nguyen Thi Phuong Mai, la prezidantino de HanEA, pri tutlanda Esperanto-agado en la jaro 2020, rezultoj gajnitaj, kaj pri la planoj por la jaro 2021 de la vjetnama esperantistaro.

Ĉi-okaze, tri novaj societoj kun junaj komencantoj sin prezentis kaj aliĝis kiel oficialaj novaj membroj de HanEA.

NGUYEN THI Phuong Mai

Delegitoj de VUAO kaj HUAO laŭvice parolis kaj gratulis al la Esperanto-asocioj pro la bona kaj utila paŝo, ke HanEA fondis KK, komunan Esperanto-kunvenejon ĉe la oficejo de la jurista firmao APRA, kaj promesis multflanke subteni kaj helpi al nia asocio pri ĉiaj agadoj dum la venonta jaro.

Multaj gratulatestiloj estis disdonitaj al la plej aktivaj grupoj kaj membroj de la asocio. Diplomojn pri la novembra Sumoo (organizata de Hori Jasuo el Japanio) ankaŭ ricevis 8 vjetnamaj venkintaj “luktistoj.” Poste, okazis tre interesa programeto pri Esperanto-vortludoj, dum kiu aro da premioj estis disdonitaj al tiuj, kiuj donis ĝustajn respondojn.

Bongusta bankedo kaj komunaj fotoj fermis tre emociigan feston. Enbusiĝante kaj revenante al la urbocentro, ĉiuj senĉese kantis, iom laciĝis tamen sin kontentigis.

Ĝis la venonta jaro.

Fonto: (eo) Ha Nguyen Memorinda: Z-tago en Vjetnamio KAOEM (januaro 2021)