Vjetnamujo: la pandemio ne baras nian agadon kaj festadon

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

2-a de marto 2022

Situo de Vjetnamujo ruĝa.ph.png


Esperanto en Hanojo kaj mi - 2021.jpg

La apero de nova varianto Omicron sendube igas la pandemion eĉ pli danĝera kaj homojn pli vundeblaj. Malgraŭ komplika kaj neantaŭvidebla ŝanĝiĝo de la kronvirusa malsano, hanojaj esperantistoj sentis sin tre feliĉaj pro tio, ke ni ankoraŭ sukcesis okazigi la feston okaze de la 25-a datreveno de Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA). Ni profitis tiun ĉi ŝancon por festi ankaŭ Zamenhof-tagon kaj resumi agadon de HANEA en la jaro 2021.


Ĉeestis la festo-ceremonion ĉirkaŭ 40 homoj, inter kiuj estis honoraj gastoj de Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj, aktivaj esperantistoj loĝantaj en Hanojo kaj ankaŭ vjetnamoj el aliaj provincoj, kiuj partoprenis la konkurson “Esperanto en Hanojo kaj mi”. Bedaŭrinde ĉi-jare ni ne povis bonvenigi eksterlandajn gastojn pro landlima fermo kaj vojaĝa restrikto.


Sur sia 25-jara vojo, HANEA sub gvidado de entuziasma kaj laborema estraro ĉiam strebas disvastigi Esperanton en la urbo kaj najbaraj provincoj. Por atingi tiun celon, la Asocio okazigas diversajn agadojn por aktivigi siajn membrojn, allogi novulojn kaj multigi sian membraron. Ĝi ankaŭ fokusiĝas en disvolvigo de la Movado en Vjetnamio kaj en la regiono, propagando de vjetnama kulturo kaj tradicio per gastigi kaj kontribui al organizado de Esperantaj internaciaj eventoj. Tion ni klare vidis en diversaj eventoj okazigitaj en Vjetnamio: 2-a Azia Kongreso, IJK 63, IJK 68 kaj UK 97 en Hanojo. Ne nur la lingvo, sed ankaŭ la ideo de Esperanto pri paca, kaj solidara mondo estas forte montritaj kaj reklamitaj de hanojaj esperantistoj per partopreno en amikecaj eventoj de Unesko en Hanojo kaj de Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj.


Vjetnamujo: la pandemio ne baras nian agadon kaj festadon

Dum lastaj jaroj, la Asocio alfrontas senprecedencajn malfacilaĵojn ĉefe pro la pandemio: ĉiuj ĉeestaj eventoj enlande kaj eksterlande estis nuligitaj, ne eblas malfermi Eo-kursojn. Tamen, kun subteno de la Registaro kaj kunlaboro de esperantistaj amikoj tutmonde, HANEA rapide adaptiĝis al nova situacio:

  • ni malfermis Komunan Kunvenejon de Esperanto,
  • ni lanĉis retan kurson de Esperanto por vjetnamoj kaj
  • ni membriĝis al Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF).
  • Krome, por festi sian 25-an datrevenon, la Estraro de HANEA lanĉis la konkurson “Esperanto en Hanojo kaj mi” dulingve (Esperanto kaj vjetnama) malferma al esperantistoj, ne-esperantistoj, al vjetnamoj kaj eksterlandandoj.

Okaze de la festo-ceremonio, ni anoncis la rezulton kaj disdonis premiojn al konkursanoj. Estis tre feliĉe, ke ni sukcesis venigi konkursanojn el aliaj provincoj.


Ni ankaŭ ŝatus uzi tiun ĉi raporton por esprimi nian dankemon al geamikoj kaj organizaĵoj tutmondaj, kiuj ĉiam subtenas kaj apogas Esperanto-Movadon en Hanojo kaj en Vjetnamio. Ni ne povus plenumi la tutan 25-jaran vojon sen via kunlaboro kaj amikeco.

Ligilo


Fonto: (eo) HanEA La pandemio ne baras nian agadon kaj festadon KAOEM (januaro 2022)