Zimbabvo: Nova klubo en Harare

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

3-a de septembro 2021

Situo de Zimbabvo ruĝa.ph.png

Mi skribas por sciigi, ke la 1-an de junio 2021 ni sukcese kreis novan klubon en Harare, Zimbabvo.
Iniciato anoncita en kunveno de la Afrika Komisiono kaj efektivigita de mi kun la helpo de samideanoj. Almenaŭ 14 homoj, inter kiuj la plimulto estas junaj virinoj, lernis Esperanton dum konferenco organizita de mi kaj gastigita de Women Advocacy Project (porvirina projekto) virinoj en la ĉefurbo Harare.


Por subteni tiun kampanjon aŭ agadon, kiu celas revivigi Esperanton en Zimbabvo post la forpaso antaŭ relative longe de Prof. Oliver Mazodze, eminenta esperantisto, ni bezonas lernolibrojn, vortarojn, kompaktdiskojn, DVD-ojn kaj iom da mono por administraj aferoj de la novnaskiĝinta klubo. Mi fidas je la kunlaboro de esperantistoj por kreskigi tiun nian belan bebon en Zimbabvo. Mi planas alian trejnadon por tiuj komencantoj, kiuj multe scivolemas pri Esperanto kaj nia komunumo.

Viktoria akvofalo sur la limo de Zambio kaj Zimbabvo

Kursmaterialojn, lernolibrojn kaj vortarojn bonvolu sendi rekte al:
C/O S-ro Akenga Mnyaci, 2745 Princess Margaret street, Marlborough, Harare, Zimbabwe


Por aliaj helpoj bonvolu uzi la konton Afriko de UEA, https://www.uea.org/alighoj/pagmanieroj, kun la indiko «Por Harare», aŭ en kazo de duboj bonvolu kontakti minRenato Corsetti.


Bonvolu ankaŭ informi la Afrikan Komisionon pri aliaj sendoj de materialoj.


Fonto: (eo) Elisee Byelongo-Isheloke, Nova klubo en Harare, Kolombo de Paco (n-ro 3, p4) (2021-06-30)